Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Recenzo: Veko, bitalbumeto de BaRok-projekto
2022-01-25

Veko de BaRok-projekto estas la unua albumeto de Esperanta muziko lanĉita en 2022. Ĝi daŭrigas la diskuton de la pasinta albumeto, Kvin Jarcentoj, pri la situacio de originaj popoloj de Brazilo, sed en Veko la fokuso estas la damaĝoj kaŭzitaj de milito kaj perforto: antaŭjuĝoj kaj marĝenigo de indiĝenaj popoloj, detruado de vivoj kaj revoj, detruado de identeco kaj detruado de harmonio inter homoj kaj naturo. En Kvin Jarcentoj oni havas tempon por ripozi, ĝui la vivon kaj drinki kaŝirion, sed la peza sono de Veko urĝas agadon, ĉar de nia kapablo kontraŭbatali la detruadon dependas la estonteco. La hibridaj batalantoj kaj idoj de la historia perforto kontraŭ la originaj popoloj de Brazilo bezonas veki kaj aliĝi al siaj indiĝenaj prauloj, kiuj luktas por restarigi la pacon kaj harmonion en Pindoramo (Tero de la Palmoj, la unua nomo de Brazilo).


QQ图片20220120115330.png

La unua kanto "Kial ne?" traktas tre aktualan debaton en Brazilo kaj aliaj amerikaj landoj pri antaŭjuĝoj de la hegemonia kulturo rilate al la aliro de indiĝenoj al teknologio, varoj kaj servoj disponeblaj por ĉiuj. Estas homoj kiuj subtenas, ke indiĝeno kiu vestas ĝinzon aŭ uzas poŝtelefonon ne plu povas esti konsiderata indiĝeno. "Se mi manĝas bongustan suŝion ĉu mi fariĝas japano?" La kultura diverseco ne limigas interŝanĝojn inter malsamaj popoloj, kaj ni ĉiuj rajtas interagi kun aliaj kulturoj kaj ĝui la fruktojn de teknika progreso.


Antaŭ kelkaj jaroj Rafael Milhomem muzikigis la poemon "Hejmo" de Marjorie Boulton kaj aperigis ĝin kiel unuopaĵon. Tiu kanto meritas esti parto de albumo kaj finfine trovis sian lokon en tiu ĉi. "Hejmo" pensigas nin pri la hororo kaŭzita de milito: bombo detruas en sekundo ĉion, kion familio konstruis dum la tuta vivo.


"Hibrida batalanto" aperis pasintjare kiel unuopaĵo, anoncante tiun ĉi bitalbumon. Tiu ĉi kanto majstre tradukas la animon de Ameriko, al kiu oni greftis fremdan kulturon. Rezulte de tio, Ameriko fariĝis kontinento de hibridaj batalantoj, "duone ruĝaj, duone blankaj", en serĉado de sia perdita identeco.


"Pindoramo estis invadita" estas inspirita de la dokumenta filmo Guerras do Brasil. Ĝi montras kiel Pindoramo fariĝis Brazilo (Ruĝa kiel Ardaĵo). La invadantoj forhakis la palmojn kaj verŝis la sangon de indiĝenoj sur la tero, detruante la harmonion inter homoj kaj naturo, sed la originaj popoloj rezistas kaj klopodas restarigi tiun perditan harmonion.


La du aldonaj trakoj estas instrumentaj versioj de "Kial ne?" kaj "Hibrida batalanto" por ke vi kunkantu!


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumeton: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/5-veko.html

Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio