Okazas en Pekino ekspozicio pri sporta kulturo kaj Olimpikoj |
2022-01-20 |
Ekspozicio pri la ĉina sporta kulturo kaj la du olimpikoj en la urbo (Someraj Olimpikoj 2008 kaj Vintraj Olimpikoj 2022) okazas de la 31-a de decembro 2021 ĝis la 15-a de marto 2022 en la Ĉefurba Muzeo de Ĉinio. Olimpikaj torĉoj, ekipaĵoj uzitaj de sportistoj, medaloj kaj aliaj eksponaĵoj povas esti rigardataj de la publiko, kaj la ekspozicio ankaŭ estas parto de la aktivadoj feste al la baldaŭaj Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Global Times Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |