Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lars Sözüer intervjuita
2022-01-19


En januaro de la nova jaro 2022 El Popola Ĉinio (EPĈ) intervjuis sinjoron Lars Sözüer, ĝenerala sekretario de BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), pri grava programo VERDEN. Jen la intervjuo:


EPĈ:Kiam vi lernis Esperanton, kiel vi fariĝis respondeculo de BEMI, kion vi nun faras?


Saluton! Mi nomiĝas Lars Sözüer, kaj preskaŭ ĉio en mia vivo iel rilatas al biciklado, mia plej ŝatata agado. Dum bicikla vojaĝo en la jaro 1990 mi unuafoje renkontis esperantistojn, kaj decidis mem lerni la lingvon. En BEMI mi fariĝis aktiva nur en 2007, unue per partopreno en karavanoj kaj sportaj eventoj. La membrokunveno de BEMI elektis min en la estraron en 2019, por la posteno de Ĝenerala Sekretario. Profesie mi laboras kiel sendependa programisto, nuntempe en Svislando, do mi havas loĝlokon kaj tie, kaj ĉe mia edzino en Germanujo. Nia tuta familio parolas Esperanton, sed niaj infanoj jam estas plenkreskaj kaj foriris al aliaj urboj.


EPĈ:Kio estas BEMI? Kia nun ĝi estas? Kiajn celojn ĝi havas?


BEMI signifas Biciklista Esperantista Movado Internacia. Ni estas la faka sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) pri biciklado. BEMI celas kuraĝigi esperantistojn, ke ili biciklu, kaj informi biciklistojn pri Esperanto. La ĉefa kampo de nia agado estas organizado de biciklaj karavanoj al Esperanto-eventoj. Niaj karavanoj okazas en ĉiuj sezonoj. Kelkaj BEMI-anoj partoprenas en sportaj eventoj sub la nomo de BEMI. Okazas ankaŭ BEMI-semajnoj, dum kiuj ni ĉiutage ekskursas al interesaj celoj en iu regiono kaj revenas vespere al nia bazejo. Tie ni ofertas ekskursojn taŭgajn por ĉiu nivelo de biciklemo.


BEMI prezentas sin kaj Esperanton ankaŭ en foiroj de biciklistoj, kaj aliaj eventoj ekster Esperantujo. Krome ni uzas Esperanton por peri kontakton inter ne-esperantistaj biciklokluboj, por interŝanĝi spertojn pri sukcesaj agadoj kun la celo plibonigi la kondiĉojn por biciklado. Por realigi ĉion ĉi, ni ne bezonas multe da organiza strukturo. Ne ekzistas en BEMI formala membreco. Ni simple invitas ĉiujn homojn, kiuj parolas Esperanton, kaj ŝatas bicikli, konsideri sin membroj de BEMI. Unufoje jare okazas membrokunveno, en kiu ĉiuj tiuj membroj povas diskuti proponojn, kaj voĉdoni por decidi pri la evoluo de nia asocio.


EPĈ:Kian projekton la programo VERDEN havas?


Eŭropa Unio kaj kelkaj pliaj landoj havas komunan programon "Erasmus+" por doni subvenciojn al agantoj de la civila socio por vasta gamo da celoj. Sed ne estas facile akiri tiajn subvenciojn. La firmao Kosmo Strategio Ltd., gvidata de esperantistoj, kontaktis nin kaj aliajn asociojn ĵus antaŭ la komenco de nova programkadro. Ni kolektis ĉe niaj membroj proponojn pri tio, kion ni ŝatus fari, se ni ricevos subvencion. Per sia granda sperto, Kosmo verkis el tio sukcesan subvencipeton por partnera projekto kun IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), en la branĉo "Aktiva Edukado pri Daŭripova Evoluo kaj Daŭripova Transporto".


Daŭripoveco ampleksas multajn temojn, ekzemple ankaŭ socia egaleco, efika uzo de resursoj, homa sano, kaj protektado de biodiverseco. La lukto kontraŭ la katastrofaj sekvoj de la klimatŝanĝo ne estas eksplicite menciita en tiu branĉo, tamen ĉiuj konsentas, ke ĝi estas tre, tre grava temo.


En la unua kunveno de la partneroj, ni elektis por nia komuna projekto la nomon "VERDEN". En tiu nomo, la koloro verdo ne estas uzata kiel simbolo de Esperanto. "VERDEN" signifas "pli bona por la naturo" en nia projekto.


EPĈ:Kian rolon luda(o)s BEMI en VERDEN?


La oficialaj partneroj en la projekto estas:


- UEA (Universala Esperanto-Asocio) kiel kunordiganto

- la landa sekcio de IFEF en Francujo

- la landa sekcio de IFEF en Ĉeĥujo

- la Esperanto-asocio "Giorgio Canuto" de Parma, Italujo

- Flandra Esperanto-Ligo (FEL)

 

Oficiale BEMI ne aperas en tiu listo, ĉar BEMI ne estas jure registrita asocio. Ni partoprenas sub la nomo de UEA, ĉar ni estas faka sekcio de TEJO, la junulara fako de UEA. Ankaŭ la landaj sekcioj de IFEF en Rumanujo, Italujo kaj Belgio partoprenas pro la sama kialo sub la nomoj de UEA, asocio de Parma, kaj FEL, respektive. De ekstere do povas ŝajni, ke BEMI estas nur tute eta partnero inter projekto dominita de IFEF. Kaj jes, IFEF estas multe pli bone organizita asocio ol ni. Tamen BEMI kontribuos al la projekto VERDEN plenforte, kaj en la diskutoj kun niaj partneroj ni sentis, ke ni havas tute la samajn celojn, kaj ke ili akceptas nian asocion BEMI sur la sama nivelo.


EPĈ:Nun kiujn paŝojn VERDEN jam finis? Kiajn sekvajn taskojn ĝi devos plenumi?


Ankoraŭ Kosmo helpas nin barakti kun kelkaj burokratiaj formalaĵoj. Sed ni ankaŭ komencis jam fari decidojn pri tio, kion ni konkrete volas fari dum la du jaroj, kiujn la projekto daŭros. Altan prioritaton ni devas doni al verkado de manlibro kun konkretaj konsiloj por organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj. Tiun manlibron ni promesis al la instancoj, kaj ĝi estas la kondiĉo, ke ni fine ricevu la subvencimonon. Sed ni ĉiuj jam konsentis, ke ni deziras atingi ankoraŭ pli ol tion. Ni elektis du temojn, kie la fakoj de biciklado kaj fervojo tuŝas unu la alian.

 

Nun ni kolektas informojn kaj materialojn kiel bazon por decidi, kion ni faru por porti tiujn temojn antaŭen. La unua el tiuj temoj estas "Transporto de bicikloj en trajnoj". Tie regas tre malsamaj kondiĉoj kaj reguloj en la diversaj landoj, kaj estas malfacile akiri la ĝustajn informojn por plani kombinitan vojaĝon per biciklo kaj trajno. Tion ni volas plibonigi, kaj kunlabori tiucele kun aliaj asocioj, ankaŭ ekster Esperantujo. La dua temo estas "Verdaj Vojoj - iamaj fervojoj fariĝas biciklovojoj". Ni konstatis, ke la asocio "Esperanta Naturamikaro" jam laboris pri tiu temo, kaj ni nun esploras kun ili, kion ni povas fari sur la tereno de tiu temo. Ĉar ambaŭ temoj rilatas al biciklado, aktivuloj de BEMI laboros pri ili, kune kun la fervojistoj.

 

La projektpartneroj jam unu fojon kunvenis, kaj ni planas ankoraŭ kvin aliajn kunvenojn. La sekva kunveno okazos en aprilo 2022 en la Esperanto-centro "Kastelo Grésillon" en Francujo, kiu situas mem ĉe tiel nomata "Verda Vojo". La propono de tiu temo fakte venas de aktivuloj de la kastelo. La lasta kunveno de la projekto okazos dum la Universala Kongreso en Torino en somero 2023, en kiu ni prezentos la menciitan manlibron, kaj ankoraŭ aliajn rezultojn.


EPĈ:Laǔ vi, kian rolon Ĉinio ludos por la tutgloba medio kiam ĝi realigos sian karbonan neǔtralecon?


Ĉinujo estas ege grava lando en la mondo; en multaj rilatoj eĉ la plej grava. Tial la tuta mondo kun granda intereso observas, kio okazas en Ĉinujo, kaj kiel via lando evoluas, ĉar tio havas rektajn konsekvencojn por ni ĉiuj.


Ni vidas, ke la gvidantoj de Ĉinujo komprenis la urĝecon de la klimata krizo, kaj realigas paŝojn por kontraŭbatali la katastrofon, kiun la tuta homaro nun frontas. Kaj tiu katastrofo ja ne estas io en la estonteco. Ĝi tute ne estas evitebla. Ĝi okazas nun. Nenio povas malhelpi tion, ĉar la klimato de la Tero reagas kun granda inerto al ŝanĝoj. Sed tio samtempe signifas, ke ĉio, kion ni nun faros, helpos por mildigi la katastrofon.


Ĉiu gramo de karbodioksido, metano kaj aliaj forcejaj gasoj, kiun ni ne plu lasos en nian atmosferon, estas grava. Kaj ankaŭ ĉiu gramo, kiun ni neŭtraligos, estas grava. Sed se ni kontentiĝos per nura neŭtraligo, tiam la katastrofo fariĝos tre terura. Tio estas scienca fakto, kiu estas por ĉiu ajn kontrolebla en la raportoj de IPCC (Internacia Konsilio pri Klimatŝanĝo), kaj aliaj science aprobitaj esploroj. Ĉi tie ne temas pri ia ekvilibrumado inter la protekto de la klimato kaj ekonomia prospero. La katastrofo, kiun ni frontas, minacas detrui la bazon de ajna prospero. Se ni daŭrigas agi kiel nun, se ni kontentiĝos nur per iama "nula ellasado", tiam ni ĉiuj iros en malluman estontecon.


Ni tre esperas, ke ankaŭ Ĉinujo faros multe pli ol "nulan ellasadon" por bremsi la katastrofon. Kaj ni promesas, ke ni batalos plu en niaj landoj por la samo, por ke ni ĉiuj havu prosperan estontecon sur nia komuna planedo. BEMI tion faros plu, batalante por la biciklo, maŝino kiu facile, kaj je tre moderaj kostoj, helpas multe kontraŭ la klimatŝanĝo.


Mi konstatas kun sincera bedaŭro, ke BEMI agas preskaŭ nur en Eŭropo. Ni hontu pri la "MI" en nia nomo, ĉar en aliaj partoj de la mondo apenaŭ okazas BEMI-agado. Estas nia granda deziro inviti ĉiujn ĉinajn esperantistojn, kiuj ŝatas bicikli, kontakti nin, rakonti al ni pri siaj biciklaj agadoj, interŝanĝi spertojn, kaj plani agadojn komunajn.





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio