UN emisias poŝtmarkojn por Pekinaj Vintraj Olimpikoj |
2022-01-18 |
La 14an de januaro la Poŝta Administracio de la Unuiĝintaj Nacioj (UNPA) anoncis emision de la poŝtmarkoj "sporto por paco" por festi okazigon de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. Tio markas, ke UN unuafoje emisias poŝtmarkojn por la Vintraj Olimpikoj. La poŝtmarkoj prezentas glacihokeistojn (0.58 usona dolaro), neĝtabulistojn (1.3 usonaj dolaroj), artajn sketistojn (1.1 svisaj frankoj), glitveturistojn (2 svisaj frankoj), glitŝtonludistojn (0.85 eŭro), kaj alpajn skiistojn (1.8 eŭroj). La poŝtmarkoj estis pentritaj de la ĉina ilustristo Ruan Feifei. UNPA deklaris, ke oni povas aĉeti la poŝtmarkojn en ĝia oficiala retejo aŭ en la poŝtoficejoj de UNPA en Nov-Jorko, Ĝenevo kaj Vieno. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |