Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksterlandaj raportistoj portas dorsosakojn ricevitajn en Pekino 2008 al Pekinaj Vintraj Olimpikoj
2022-01-13


En malpli ol 30 tagoj inaŭguriĝos la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. En la gazetara centro por la Vintraj Olimpikoj, troviĝas multaj raportistoj kunportantaj sakojn el la Pekinaj Someraj Olimpikoj 2008.



Irana ĵurnalisto diris, ke li kunportas la sakon el la Someraj Olimpikoj 2008 kiam li faras raportojn pri sportaj konkursoj. "Dorsosako estas tre grava aĵo por fotografista ĵurnalisto, kaj ĉi tiu sako estas altkvalita kaj ĝia dezajno estas uzanto-amika," diris la ĵurnalisto.


Hispana ĵurnalisto Fernando


Hispana ĵurnalisto Fernando diris, ke li kunportis la sakon dum la Someraj Olimpikoj 2012 en Londono, la Someraj Olimpikoj 2016 en Rio-de-Ĵanejro kaj la Someraj Olimpikoj 2020 en Tokio.



Krom la sakoj liveritaj al raportistoj, ankaŭ la oraj medaloj aljuĝitaj en la Pekinaj Someraj Olimpikoj 2008 montras altnivelan kvaliton. Post kiam fajro detruis la loĝejon de la rusa ritma gimnasto Daria Shkurikhina, ŝi trovis, ke sia jadinkrustita ormedalo gajnita en la Pekinaj Someraj Olimpikoj 2008 estis sendifekta.


Suveniroj en dorsosako


En ĉi-jaraj Vintraj Olimpikoj, ĉiu raportisto el la tuta mondo ricevos novan amaskomunikilan dorsosakon, kiu enhavas termoson, kajeron kaj kulturajn suvenirojn, kiel papertranĉaĵo por ornamado de fenestro kaj ĉina nodo.


La gazetara centro por la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj lanĉis provon de fermita administrado. Dum la provo, inter la 4a kaj la 22a de januaro, la centro ricevos pli ol 1 700 ĵurnalistoj, fotistoj kaj brodkast-laborantoj el la tuta mondo.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio