Laba-festo en Ĉinio |
2022-01-11 |
La 10-an de januaro, ĉinoj celebris la festivalon Laba, kies nomo signifas la oka tago de la 12-a monato laŭ la tradicia ĉina kalendaro, kaj estas konsiderata enkonduko al la Printempa Festo. Estas kutimo manĝi Laba-kaĉon en ĉi tiu tago. Instruisto instruas infanojn pri la ingrediencoj de Laba-kaĉo en infanĝardeno de Zigui-urbeto, Hubei-provinco. Volontulo servas senpagan Laba-kaĉon al sanitaraj laboristoj en Zunhua, Hebei-provinco. Volontulo servas senpagan Laba-kaĉon al la popolo en Chaohu-urbo de Anhui-provinco. Volontuloj disdonas senpagan Laba-kaĉon en Tengzhou-urbo de Shandong-provinco. Instruisto instruas infanojn pri la ingrediencoj de Laba-kaĉo en infanĝardeno de la Yuping-a Dong-a Aŭtonoma Urbeto de Tongren-urbo, Guizhou-provinco. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Xinhua Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |