Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Trajno por Pekinaj Vintraj Olimpikoj kun 5G-a studio!
2022-01-10

La 6-an de januaro la ekskluziva trajno por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj estis inaŭgurita. Kun maksimuma rapido de 350 kilometroj hore, la trajno kuras inter Pekino kaj Zhangjiakou kaj havas aŭtomatan vetursistemon, kiu antaŭvidas mekanikan problemon, instalaĵojn alireblajn de handikapuloj kaj plurlingvan servon. Krome, la trajno havas la monde unuan 5G-an ultra-altdifinan televidstudion, kiu ebligas al televidaj prezentistoj vive elsendi programojn en la trajno. Dum la Vintraj Olimpikoj, pasaĝeroj povos spekti televidan vivelsendon per la distr-sistemo de la trajno.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio