Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vintraj Olimpikoj kontribuis por grava arkeologia malkovro!
2022-01-07

Antaŭ ok jarcentoj, imperiestro Wanyan Liang de la dinastio Jin (1115-1234) translokigis sian ĉefurbon al Yanjing (nuna Pekino). Jarojn post la translokigo, alia imperiestro konstruis someran palacon proksime de la loko nun konata kiel Taizicheng-vilaĝo en Chongli-distrikto de Zhangjiakou-urbo, Hebei-provinco de norda Ĉinio. En februaro, Pekino kaj Zhangjiakou kune gastigos la Vintrajn Olimpikojn 2022.



La palaco devas ludi gravan rolon por transdoni la ĉinan kulturon al la mondo dum la Olimpikoj, kiuj kaŭzis ĝian malkovron en 2017. En 2015 post kiam Pekino estis elektita por gastigi la Olimpikojn, oni decidis konstrui en Taizicheng la olimpikan vilaĝon en Zhangjiakou. Ĉar en la vilaĝo estas kelkaj antikvaj ruinoj, estis aranĝita kompleta sondado por ke nenio histori-valora estu damaĝita aŭ perdita dum la konstruado.


Zhang Wenrui, dekano de la Hebei-provinca Instituto pri Kulturaj Heredaĵoj kaj Arkeologio, diris al raportisto, ke la malkovro de la palaco estis "granda surprizo" por ĉinaj arkeologoj. Li memoris, ke la arkeologia teamo esploranta la ruinojn opiniis, ke ili estas nur kelkaj malnovaj kaj senvaloraj konstruaĵoj antaŭ ol ili komencis la sondadon. Tamen, post kiam la laboro komenciĝis, arkeologoj eltrovis multajn rarajn ceramikaĵojn kaj restaĵojn de konstruaĵoj, samkiel gravajn strukturojn, ekzemple urbomuroj, ĉirkaŭfosaĵoj kaj subkonstruaĵoj. Tiuj eltrovaĵoj permesis al arkeologoj determini ke la ruinoj, nomitaj Taizicheng-ruinoj laŭ la nomo de la vilaĝo, estis fakte Taihe-palaco kiu iam estis la somera hejmo de la imperiestro Wanyan Jing de Jin-dinastio. Tio estas la unua fojo, ke palaca komplekso de la dinastio Jin estas elfosita.



La palaco estis la dua plej grava loko por tiu dinastio, post la ĉefurbo Yanjing (Pekino). La aranĝo de la ĉefkonstruaĵo havas grandan signifon por esplorado pri konstruado de palacoj dum la dinastio Jin -- tion deklaris Huang Xin, estro de la arkeologia teamo de la ejo kaj vicdekano de la Hebei-provinca Instituto pri Kulturaj Heredaĵoj kaj Arkeologio.


Pro ĝia granda historia valoro, la teamo rekomendis ke la tuta ejo estu konservata, kio implicis rekonsideri la konstruadon de la vintra olimpika vilaĝo tie. Zhang diris, ke laŭ la komenca plano, la olimpika vilaĝo okupus tri kvaronojn de la ruinoj de Taizicheng, kiuj situas meze de la konkursejo de Zhangjiakou. Huang aldonis, ke la loka registaro finfine decidis konstrui la vilaĝon de la Vintraj Olimpikoj oriente de la loko. Li diris: "Oficialuloj de la Organiza Komitato de Pekino 2022 diris al ni, ke tiu decido estis laŭdata de la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) Thomas Bach."



En 2019, la ejo estis enlistigita kiel unu el la 10 plej gravaj arkeologiaj eltrovaĵoj de 2018, kaj enmetita en la oka aro de naci-protektataj ŝlosilaj kulturaj heredaĵoj. En 2021 ĝi estis transformita en arkeologian parkon. Kelkaj valoraj kulturaj restaĵoj estas eksponataj en ekspoziciejo, kiu estis malfermita al la publiko la 31-an de decembro 2021. "Ni esperas, ke iuj eksterlandaj sportistoj partoprenantaj en la Vintraj Olimpikoj, konforme al la postuloj pri prevento kaj regado de pandemio, povos viziti la ekspozicion kun la aprobo de IOK, por ke ili ĝuu kaj lernu pli la ĉinan historion kaj kulturon," diris Huang.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio