Naĝ-amantoj defias malvarmegon |
2022-01-06 |
Lastatempe la temperaturoj atingis -20 celsiajn gradojn en Harbino, Heilongjiang-provinco, Ĉinio. La ekstrema malvarmeco kaj fortaj ventoj balaantaj la frostitan Songhua-riveron ne povis malhelpi la entuziasmon de vintraj naĝ-amantoj. La 4an de januaro pli ol 20 vintraj naĝ-amantoj kolektiviĝis en la parko Sun-insulo. Farinte bondezirojn al sportistoj por la venontaj Pekinaj Vintraj Olimpikoj, ili saltis en Songhua-riveron unu post la alia, sub aplaŭdo kaj hurao el la homamaso. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |