Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Altrapida fervojo Pekino-Zhangjiakou dujariĝis!
2022-01-06

La 30-an de decembro 2021 en la Pekina Norda Fervoja Stacio okazis festo pro la dua datreveno de la malfermo de la altrapida fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou. Stevardoj faris prezentadon kaj diskonigis al pasaĝeroj la servan etiketon. La altrapida fervojo inter Pekino kaj Zhangjiakou ekfunkciis la 30-an de decembro 2019 kaj fariĝis grava transporta infrastrukturo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj. La stacioj estas konektataj al la publika transporta sistemo en diversaj konkurs-areoj, kaj provizas servojn en la ĉina kaj la angla lingvoj.






Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Global Times




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio