Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En Pekino okazis premidon-ceremonio por Wukong-pokala Bildstria Konkurso de Junularoj Ĉina, Japana kaj Korea Respubliko
2021-12-29


La 27-an de decembro en Pekino okazis premidon-ceremonio por Wukong-pokala Bildstria Konkurso de Junularoj Ĉina, Japana kaj la Korea Respubliko. Al la ceremonio, okazinta surloke kaj interrete, ĉeestis Du Zhanyuan, prezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Kijima Yoshiko, sendito de Japanio en Ĉinio kaj Kim Jingon, sendito de la Korea Respubliko en Ĉinio, kaj ankaǔ videolige ĉeestis 150 invititoj, inkluzive de la premiitoj de la tri landoj, fakuloj kaj juĝistoj de la konkurso kaj reprezentantoj de altlernejoj.



Du Zhanyuan diris, ke junularoj povas ludi rolon en kunfandiĝo de civilizacioj kaj amikeco inter popoloj. Li esperas, ke la trilandaj junuloj profunde komprenos la kulturojn kaj naciajn situaciojn unu de la aliaj kaj firmigi amikecon inter la trilandaj popoloj sur la platformo de tiu ĉi konkurso.



Kijima Yoshiko diris, ke la kultura interŝanĝo de la tri landoj havas longan historion. Wukong-pokalo provizas platformon por trejnado kaj interŝanĝo de talentuloj pri bildstria arto. Trilandaj junuloj povas lerni unu de aliaj kaj sin ekzerci por altigi sian nivelon.



Kim Jingon diris, ke la simia reĝo Sun Wukong estas karaktero konata de la trilandaj junularoj. La spirito de Wukong pri defio, kredo, kuraĝo, respondeco kaj unuiĝo jam eniĝis en la verkojn por la Wukong-pokalo. Li esperas, ke tra tiu ĉi arto trilandaj junuloj povos havi brilan estontecon.


La konkurso kolektis pli ol 3 600 verkojn, kaj ĝi aperigis tajdon en la tri landoj pri la arto inter junuloj, kaj fariĝis fokusa afero por trilanda kultura interŝanĝo dum la pandemio. En la ceremonio, invititoj kaj kandidatoj prezentis siajn esperojn pri reciproka lernado kaj komprenigo de civilizacioj kaj landstatoj sur la platformo.


Wukong-pokalo estas iniciatita de Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, en decembro 2019 okaze de la 8-a ŝtatgvidant-kunveno inter Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko, celante pliigi artan interŝanĝon de la tri landoj kaj firmigi amikecon inter junularoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio