Sanmen-stilaj florfenestroj |
2021-12-21 |
Florfenestroj, ankaŭ konataj kiel ŝtonaj fenestroj, estas tradicia manartaĵo de Ĉinio. La tradiciaj florfenestroj de Sanmen-golfeto estas konataj kiel Sanmen-stilaj florfenestroj. Laŭ lokaj historiaj registroj, ili estis faritaj de Shepan-ŝtono, kiu venas el Shepan-insulo. Ekde la dinastio Suda Song (1127-1279), ŝtonaj fenestroj, lignaj fenestroj kaj brikaj fenestroj estas uzataj en domoj kaj ĝardenoj de Sanmen. Dum la dinastioj Ming kaj Qing (1368-1911), ŝtonaj fenestroj populariĝis ankaŭ en Suzhou, Shanghai kaj Hangzhou. Florfenestro en Huoqing-templo, Tiantai-monto, Zhejiang-provinco Florfenestro eksponata en Hehe-forumo Florfenestro eksponata en Hehe-forumo Florfenestro por la jaro de Bovo Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |