Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eldoniĝis E-libro La Komercisto kaj Maristo
2021-12-21


En la 19-a de decembro en Shenyang-urbo okazis ceremonio por eldono de la libro La Komercisto kaj Maristo (Rakontoj por Ekzercoj de Lego kaj Aŭskulto). La dulingva (la ĉina kaj Esperanta) libro  estas verkita kaj kompilita de sinjoro Liu Weijie -- esperantisto, verkisto kaj poeto en Liaoning-provinco, nordorienta Ĉinio.


La libro ampleksas 50 rakontetojn kolektitajn kaj verkitajn de Liu Weijie dum lia kelkdekjara instruado en altlernejoj. Por altigi la legopovon de legantoj, li aranĝis demandojn kaj respondojn kun vortareto sub ĉiuj ĉapitroj en la libro.


Liu Weijie naskiĝis en 1963, li estas dumviva membro de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Universala Esperanto-Asocio, ankaǔ iniciatinto de la E-kultura klubo de Liaoning. En la lastaj jaroj, li senpage okazigis retajn E-kursojn en libera tempo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio