Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kreas posedaĵojn por monda ekonomio
2021-12-21

de Chen Yan



Ekzistas tiaj datumoj: en 2000 la malneta enlanda produkto (MEP) de la mondo estis 33.62 duilionoj da usonaj dolaroj; en 2010 ĝi atingis 61.96 duilionojn da usonaj dolaroj; kaj en 2020 ĝi atingis 84.67 duilionojn da usonaj dolaroj. La monda ekonomio rapide kreskis en 20 jaroj.


Estas Ĉinio kiu igis la mondan ekonomion multe ŝanĝiĝi. En 2000 MEP de Ĉinio estis nur 1.21 duilionoj da usonaj dolaroj, en 2010 ĝi atingis 6.09 duilionojn, kaj en 2020 ĝi atingis mirinde 14.72 duilionojn. Menciinde, la ciferoj de Usono estas respektive 10.25 duilionoj da usonaj dolaroj (je 30.49% de monda MEP), 14.99 duilionoj da usonaj dolaroj (je 24.19%) kaj 20.93 duilionoj da usonaj dolaroj (je 24.72%). En la pasintaj 20 jaroj, la rapida kresko de Ĉinio antaǔenpuŝis la mondan ekonomion.


En la pasintaj 20 jaroj, Ĉinio sukcesis dank' al aperado de multaj eminentaj firmaoj, protekto al intelekta proprieto kaj realigitaj politikoj por scienco kaj tekniko. En rilataj raportoj el la centra kunveno pri ekonomia laboro de Ĉinio, oni multe menciis pri "fortigi la kernan konkurencan povon de industrioj, starigi programojn por industrioj kaj akceli aperon de firmaoj profesiaj, eminentaj, specialaj kaj kreivaj", tio igos la landon kreskigi sian ekonomion.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio