Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanta kurso en elementa lernejo de Anhui
2021-12-20


Sinjoro He Benfa estas altnivela instruisto de la angla lingvo en la dua elementa lernejo de Zhangqiao-urbeto sub Dingyuan-gubernio de Anhui-provinco. Antaŭ 40 jaroj li lernis Esperanton. Multaj jaroj pasis, kaj li neniam forlasis la lingvon. Li partoprenis la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino. Li sukcese trapasis la ekzamenon de UEA/ILEI kun B-grada atestilo en 1991.



He Benfa estas membro de la konsilio de Anhui-a Esperanto-Asocio. Ekde la komenco de septembro 2021 li instruas Esperanton al la lernejanoj, al kiuj li instruas la anglan lingvon. Ĉirkaŭ 70 lernejanoj partoprenas la postlecionan kurson. La kurso okazas du-foje ĉiusemajne kaj ĉiu klaso daŭras du horojn. La lernantoj multe interesiĝas pri la "nova" lingvo. La lernolibro estas "Moderna Esperanto por Infanoj", verkita de sinjoro Li Weilun.


Raportis: Liu Baoguo





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio