Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: bonkvalita disvolviĝo
2021-12-14

Antaǔ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, la provinco Shaanxi estis en mizero. Post 1949, la provinco ekhavis plenan industrian ĉenon, kaj pli kaj pli bonkvalite disvolviĝas.



En la pasintaj 40 jaroj, refoje multe ŝanĝiĝis la vivo de shaanxi-anoj. La enspezo de urbaj kaj kamparaj loĝantoj eivdente altiĝis, kaj ilia vivnivelo same estis altigita. Shaanxi-anoj forlasis malriĉecon kaj paŝas al modera prospero. En 2020, la averaĝa jara enspezo de tutprovincaj urbanoj atingis 37 868 ĉinajn juanojn (= 5 946 usonaj dolaroj) kaj tiu de kamparanoj atingis 13 316 ĉinajn juanojn (= 2 091 usonaj dolaroj), kompare kun la jara enspezo en 1980, la enspezoj en 2020 respektive altiĝis 91.9-oble kaj 93.1-oble.



Akompanata de enspez-altiĝo, bone disvolviĝas la popola vivo, la sentoj de la popolamaso pri feliĉo, sekureco kaj gajno evidente multiĝas. En la provinco, 2 880 mil homoj de 56 gubernioj eliris el malriĉeco. Shaanxi venkis la batalon kontraǔ malriĉeco kaj nun klopodas prosperigi vilaĝojn.


La provinco ege zorgas pri scienco kaj tekniko. Ĝiaj avantaĝoj iom post iom prezentiĝas ĉi-flanke. Pli ol 100 altlernejoj, pli ol 1 300 esplor-institutoj, 26 nacinivelaj laboratorioj kaj pli ol 2 milionoj da fakuloj antaǔenpuŝas teknikojn de la provinco al nova sukceso. En 2015 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio aprobis la konstruadon de modela zono pri sendependa kreivo por la lando en la urbo Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi, sekve novaj teknikoj fariĝis ĉefaj fortoj por disvolviĝo de la provinco. En 2020 Shaanxi havis 6 198 altteknikajn firmaojn, kiuj subskribis sume 49 928 teknikajn interkonsentojn kun la totala monsumo je 153 368 milionoj da ĉinaj juanoj (= 24 100 milionoj da usonaj dolaroj). Teknikoj de Shaanxi ludis rolojn en la naciaj atingoj kiel la ĉina sondilo Chang'e, kunhoma batiskafo Jiaolong kaj mars-sondilo Tianwen-1.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio