Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino evento pri dekjariĝo de Pacifika Alianco
2021-12-14

La Pacifika Alianco estas regiona komerca bloko lanĉita en 2011 de Ĉilio, Kolombio, Meksiko kaj Peruo, kiu nuntempe havas 59 observantajn ŝtatojn. La Pacifika Alianco nun estas la 8a ĉefa eksportanto en la mondo kaj klopodas por pli forta ekonomia integriĝo de la azi-pacifika regiono, finkreinte liberkomercan interkonsenton kun Singapuro en junio ĉi-jare.


Zoon Ahmed kaj D-ro Wang Huiyao en podia diskuto kun la ambasadoroj


Matene de la 13-a de decembro, okaze de la 10a datreveno de la Pacifika Alianco, la Centro por Ĉinio kaj Tutmondiĝo (CĈT) okazigis la eventon Ĉinio kaj Pacifika Alianco: Regiona Kunlaboro por la Sekva Jardeko en sia sidejo en Pekino, kun la ĉeesto de la ambasadoroj de la kvar membrolandoj de la alianco.


D-ro Wang Huiyao, prezidanto de CĈT, en la inaŭgura parolo substrekis la grandan potencialon por kunlaboro inter Ĉinio kaj la Pacifika Alianco, kaj la disvolviĝo de la latin-amerika regiono alportos avantaĝojn ankaŭ al Ĉinio.


Luis Diego Monsalve, ambasadoro de Kolombio en Ĉinio


Sekve Luis Diego Monsalve, ambasadoro de Kolombio en Ĉinio, klarigis pri la graveco kaj celoj de la Pacifika Alianco, kiu volas disvolviĝi kiel platformo por ekonomia kaj komerca integriĝo. Okaze de la pandemio de KOVIM-19, la membrolandoj de la Pacifika Alianco klopodis por krei kaj apliki komunan laborplanon cele al bonfarto de la popoloj de siaj membrolandoj. Kolombio ĉi-jare fariĝis la portempa prezidanto de la alianco kaj vidas Ĉinion kiel gravan partneron.


Jesus Seade, ambasadoro de Meksiko en Ĉinio, prezentis la ekonomian gravecon de la Pacifika Alianco por la mondo. Latin-Ameriko havas grandan ekonomian povon, vastan kaj kreskantan merkaton, grandan kaj junan loĝantaron kaj sufiĉe altnivelan edukadon. Tiuj faktoroj kreas bonajn oportunojn por kundisvolvado kaj kunlaboroj kun Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj, kiuj estas nuntempe la plej viglaj ekonomioj de la mondo. La landoj de la Pacifika Alianco volas aldoni valoron al siaj produktoj kaj plifortigi komercon kun aliaj landoj, kun fokuso en Azio, precipe Ĉinio.


Jesus Seade, ambasadoro de Meksiko en Ĉinio


Luis Quesada, ambasadoro de Peruo en Ĉinio, rakontis pri la atingoj de la Pacifika Alianco dum sia unua jardeko, substrekante la estigon de reto de komercaj koviloj, plifortigon de ciferecaj kapabloj kaj faciligon de migradoj inter la membrolandoj.


Sekve, Luis Schmidt, ambasadoro de Ĉilio en Ĉinio, prezentis la strategian vizion de la alianco por la jaro 2030. La alianco volas trakti regionajn defiojn, kiel integriĝon de landaj merkatoj, sistemon de komuna reago al katastrofoj kaj konstruadon de infrastrukturoj. Cetere, la alianco volas plifortigi siajn rilatojn kun la mondo, ekzemple per partnereco kun ASOAL kaj la Eŭropa Unio, kaj strebi por daŭripova evoluigo.


Luis Schmidt, ambasadoro de Ĉilio en Ĉinio


Pridemanditaj pri partnereco kun Ĉinio kadre de "La Zono kaj Vojo", ambasadoro Monsalve substrekis, ke la Pacifika Alianco devas esti bazita en pragmata kunlaboro por certigi ĝian funkciadon sendepende de politikaj aferoj. La alianco klopodas havi komunajn normojn kun Ĉinio por faciligi cirkuladon de varoj inter ambaŭ flankoj kaj volas disvolvi infrastrukturon kunlabore kun Ĉinio. Ambasadoro Quesada diris, ke altnivelaj proponoj pri komerca partnereco kun la Pacifika Alianco estas bonvenaj. Ambasadoro Schmidt substrekis, ke Ĉilio estas unu el la unuaj landoj kiuj esprimis subtenon al "La Zono kaj Vojo", kaj antaŭvidas komunan grundon por kunlaboro inter "La Zono kaj Vojo" kaj la Pacifika Alianco.


Luis Quesada, ambasadoro de Peruo en Ĉinio


Fine de la evento, Mabel Miao, ĝenerala sekretario de CĈT, gratulis la membrolandojn de la Pacifika Alianco, kiu havas grandan forton por la mondo, kaj aparte por Azio, kaj diris, ke Ĉinio emas plifortigi interŝanĝojn kun la membrolandoj de la Pacifika Alianco.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio