Du ĉinaj vilaĝoj enlistigitaj kiel "vilaĝoj plej vizitindaj" de MOT |
2021-12-09 |
La 2-an de decembro en Madrido, ĉefurbo de Hispanio, la 24-a Ĝenerala Asembleo de la Monda Organizo pri Turismo publikigis la liston de la monde plej vizitindaj vilaĝoj. Enlistigitaj en la listo estas du ĉinaj vilaĝoj, nome Yucun-vilaĝo sub Anji-gubernio de Zhejiang-provinco kaj Xidi-vilaĝo sub Yixian-gubernio de Anhui-provinco. La elektado komenciĝis en majo, kaj kandidatiĝis 174 vilaĝoj tra la mondo. En la listo estas 44 vilaĝoj el 32 landoj. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |