Klif-irantoj de Zhang Yimou konkuros pri Oskaro |
2021-12-09 |
La spionfilmo Klif-irantoj, reĝisorita de Zhang Yimou, estis konfirmite sendita de la ĉina ĉeftero por konkuri pri la Plej Bona Internacia Filmo de Oskaro en la 94a Akademia Premio. La filmo rakontas pri kvar ĉinaj spionoj, kiuj plenumis sekretan mision en nordorienta Ĉinio, kiam Japanio invadis Ĉinion en la 1930aj jaroj. Pli ol 90 filmoj el la tuta mondo estis elmetitaj por la premio, inkluzive de tri ĉinlingvaj filmoj. Redaktoro: Liu Zijia Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |