Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En fora nordorienta Ĉinio ekfunkciis grandrapida fervojo por malvarmega medio
2021-12-08


Matene de la 6-a de decembro oficiale ekfunkciis grandrapida fervojo inter la urboj Mudanjiang kaj Jiamusi en Heilongjiang-provinco de nordorienta Ĉinio. Antaǔe oni bezonis pli ol 7 horojn per ordinara fervojo, kaj nun la daǔro mallongiĝis ĝis 2 horoj kaj 10 minutoj.


La fervojo situas en la orienta parto de la provinco, kaj ĝi estas la plej orienta grandrapida fervojo de Ĉinio. Ĝi longas 372 kilometrojn kun dezajnita rapideco de 250 kilometroj hore. La fervojo trairas branĉon de Changbai-montaro kaj troviĝas en malvarmega medio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio