Libroturo en Xi'an |
2021-12-06 |
En la librovendejo Hantang en la urbo Xi'an de Shaanxi-provinco de Ĉinio, dekmiloj da forĵetitaj libroj estis uzataj en konstruado de granda libroturo. Laŭ klarigo de la vendejestro, ses dungitoj de la librovendejo okupiĝis pri la konstruado de la turo, kiu daŭris du semajnojn. La turo signifas, ke libroj estas kiel lumturoj, kiuj lumigas la mondon kaj devas esti aprezataj de ĉiuj. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: ĈRI Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |