Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis ĉin-laosa fervojo!
2021-12-03


La 3-an de decembro ekfunkciis la ĉin-laosa fervojo. La fervojo, kiu kunligas la urbojn Kunming kaj Vjentjano kaj estas konstruita laŭ la ĉinaj normoj, helpas Laoson aktualigi sian fervoj-transporton. La fervojo longas je 1 035 kilometroj kaj estas ligita al la ĉina fervoja reto. Ĝi estas simbola konstruo por amikeco inter Ĉinio kaj Laoso kaj por la iniciato "La Zono kaj Vojo". La fervojo ludos gravan rolon en plimultigo de ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj kaj funkcios kiel subtenilo por ĉin-laosaj ekonomia trairejo kaj homara komunumo de komuna estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio