Okazis volontula trejnado por Vintraj Olimpikoj en Pekino |
2021-12-03 |
La 1-an de decembro en Pekino okazis speciala trejnado por volontuloj de la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj. La trejnado inkluzivas signolingvon, gvidon de gvidhundoj, helpon al rulseĝaj uzantoj, etiketon, ekzercadon pri gvidado de spektantaro en urĝa okazo, medicinan helpon, uzadon de komunikiloj ktp. Volontuloj partoprenas en trejnado pri gvido de gvidhundo. Fotis Han Haidan, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo. Volontuloj partoprenas en trejnado pri signolingvo. Fotis Han Haidan, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo. Volontuloj partoprenas en trejnado por helpi rulseĝajn uzantojn. Fotis Han Haidan, raportisto de Ĉina Novaĵa Servo. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |