Arta ekspozicio alportas lumon al Ŝanhajo |
2021-12-01 |
Kunlaboro inter la Pudong-a Arta Muzeo de Ŝanhajo kaj la brita reto de artgalerioj Tate rezultis en arta ekspozicio en Ĉinio sub la nomo Lumo, kies celo estas esplori kiel artistoj el malsamaj landoj kaj epokoj traktis la lumon en siaj verkoj. Konsistanta el verkoj pruntitaj de Tate, la ekspozicio kovras periodon kiu iras de la 18-a jarcento ĝis la nuna epoko, kun verkoj el artistoj de multaj landoj, kaj montras kreemajn manierojn uzi la lumon en malsamspecaj artaĵoj. Raportis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |