Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio donacos al Afriko plian miliardon da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19
2021-11-30


Ĉina prezidanto Xi Jinping promesis donaci al afrikaj landoj plian miliardon da dozoj da vakcinoj kontraŭ KOVIM-19.


Li faris la rimarkojn, kiam li per videoligo ĉeestis la malferman ceremonion de la 8-a Ministeria Konferenco de la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro vespere de la 29a de novembro.


Ĝis nun Ĉinio jam provizis Afrikon per preskaŭ 200 milionoj da dozoj da vakcinoj.


Prezidanto Xi diris, ke Ĉinio kunlaboros kun afrikaj landoj en naŭ kampoj inkluzive de kuracado, mildigo de malriĉeco, komerco, investo, cifereca novigo, verda disvolvo, kapablokonstruado, inter-popola interŝanĝo kaj paco kaj sekureco.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio