Pekino normigos fremdlingvajn ŝildojn en publikaj lokoj |
2021-11-30 |
Pekino lastatempe publikigis regularon, kiu postulas starigon de normigitaj ĉinlingvaj kaj fremdlingvaj ŝildoj en kvin kategorioj de publikaj ejoj, tion deklaris la oficejo pri eksteraj aferoj de la urba registaro. La regularo celas plialtigi la internacian servonivelon de Pekino, plibonigi ĝian rolon kiel internacia interŝanĝa centro kaj akceli la altnivelan pordmalfermon kaj altkvalitan disvolviĝon de la ĉefurbo. La kvin kategorioj inkludas publiktransportajn ejojn kiel flughavenoj kaj stacidomoj; ejoj por grandskalaj internaciaj eventoj kiel sportoj, konferencoj kaj ekspozicioj; kvartaloj kun multaj eksterlandanoj; krizŝirmejoj; kaj aliaj signifaj publikaj ejoj por kulturo, turismo kaj sportoj. La regularo ekvalidos en la 1-a de januaro 2022. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: GICexpat Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |