Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Neĝsceno en la dezerto Taklimakan
2021-11-30


La 28-an de novembro neĝis en la dezerto Taklimakan en la gubernio Yuli de Xinjiang. La senfinaj dunoj estis kovritaj de neĝo. La averaĝa jara precipitaĵo en la dezerto Taklimakan ne superas 100 milimetrojn, kaj neĝado estas tre malofta. Pro tio la neĝo allogas multajn fotistojn kiuj volas kolekti la unikajn pejzaĝojn.


La dezerto Taklimakan troviĝas en la centro de Tarim-baseno en suda Xinjiang. Ĝi estas la plej granda dezerto en Ĉinio, la deka plej granda dezerto en la mondo kaj la dua plej granda movebla dezerto en la mondo, kun la areo de 330 mil kvadrataj kilometroj.




Redaktoro: Kang  Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio