Baldaǔ estos finkonstruita submara tunelo de Dalian-golfo |
2021-11-30 |
La 27-an de novembro oni finis ekipi la subteran tunelon per la tubego E12 ĉe Dalian-golfo, Ĉinio, kio signifas anticipan plenumon de ĉi-jara celo. En la pasinta decembro, oni sukcese enmetis la unuan tubegon. Tio estas nova rekordo por la Ĉina Komunikada kaj Konstrua Kompanio Limigita kiu respondecas pri la konstruado de la tunelo. La tunelo estas la unua submara tunelo de norda Ĉinio. Ĝi longas je 5.1 kilometroj kun 18 submaraj tubegoj. Post kiam ĝi finkonstruiĝos, Dalian-urbo havos novan trairejon sud-nordan kaj tio faciligos lokan trafikadon, bonigos urban administradon kaj helpos unuecan konstruadon de la du bordoj de Dalian-golfo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |