Changzhou-a Esperanto-Asocio okazigis kunvenon de konsilianoj |
2021-11-29 |
La 25-an de novembro la Changzhou-a Esperanto-Asocio okazigis fizike kunvenon de konsilianoj ĉi-jare. La kunvenon prezidis Zhang Changsheng, prezidanto de la asocio. Partoprenantoj retrorigardis la influon de la Komunista Partio de Ĉinio al Esperanto-movado en Ĉinio. Ili aprobis la atingojn de la Elementa Lernejo Dongfang, Jiangsu-a Teknologia Universitato kaj Profesia Teknika Kolegio Liu Guojun en disvastigado de Esperanto. En la kunveno Xu Yunying kaj aliaj tri fariĝis junaj komitatanoj. Xu ankaŭ estis elektita kiel nova ĝenerala sekretario de la Changzhou-a Esperanto-Asocio. Raportis Longarko Redaktoro: Han Xin Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |