Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi -- malferma landinterna provinco de Ĉinio
2021-11-26

La disvolviĝo de la provinco Shaanxi bezonas la mondon, kaj la prospero de la mondo same bezonas la provincon. Ekde la kuranta jaro, Shaanxi akcelas sian disvolvon per pordmalfermo malgraǔ la kompleksa internacia situacio. Laǔ statistiko, de januaro ĝis aǔgusto, la totala valoro de importado kaj eksportado de la provinco atingis 309.86 miliardojn da ĉinaj juanoj, je 25.9 procentoj pli multe ol en la antaŭa jaro, kaj la favora saldo estis 160.6 miliardoj da ĉinaj juanoj.



La 10-an de septembro la ĉina Ĝenerala Dogana Administracio komencis la servon "rapidtrapaso de landlima dogano sur fervojo" en Shaanxi. Varoj el la landoj laǔ la itinero de "La Zono kaj Vojo" kaj el 29 provincoj de Ĉinio kolektiĝas ĉi tie kaj disiĝas al diversaj cellokoj. Samtempe la centro de kargotrajno inter Ĉinio kaj Eǔropo en Xi'an (ĉefurbo de la provinco) pli rapide konstruiĝas, nun la centro funkcias kiel kargoterminalo kiu kunligas la delton de Jangzio, la delton de Zhujiang-rivero, la regionon Pekino, Tianjin kaj Hebei kaj la delton de la Flava Rivero.


Depost la 28-a de novembro 2013, kiam la unua Chang'an-kargotrajno inter Ĉinio kaj Eǔropo ekveturis, sur la sama itinero jam veturadis 10 576 fojoj da kargotrajnoj ĝis la 10-a de oktobro 2021. Pli kaj pli evidentiĝas la naba efiko de la kargotrajna centro, la efiko "de punkto al punkto" turniĝis al "de nabo al nabo" kaj formiĝas tridimensiaj transportaj trapasejoj kiuj kombinas fervojon, surakvan transportadon kaj aviadon. La modelo "trapasejo+dogano+retkomerco+industrio" kolektas industriojn, kaj stariĝas internacia komerca kanalo altefika, malaltkosta kaj kun bonkvalita servo por senmara regiono.


La pordmalfermo de Ĉinio estas profunda reformado, kaj Shaanxi iradas sur tiu ĉi senfina vojo de progreso.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio