Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: asekuro helpas agrikulturon, trafiko kunligas "La Zonon kaj Vojon"
2021-11-25

de Li Xiaoyan


En julio la Komerca Ministerio de Ĉinio publikigis la kvaran aron de 18 ekzemploj de "plej bonaj praktikoj" en liberkomercaj prov-zonoj de Ĉinio. En la listo ekzistas la projekto "Diverseca agrikultura asekuro helpe al moderna agrikulturo" de shaanxi-a liberkomerca prov-zono. Tiu kazo estas sukcesa praktikado de la provinco por solvi la malfacilojn de kamparanoj pri enspezado kaj financado kiel garantio kontraǔ riskoj kaj helpas la disvolvadon de moderna agrikulturo.



Nun la shaanxi-a liberkomerca prov-areo jam akceptis asekuran peton kun la totala monsumo de 1.899 miliardoj da juanoj, faris kompenson je 60.1615 milionoj da juanoj kaj liveris ĉirkaǔ 15 milionojn da juanoj kiel asekurita financado por kamparanaj kaj firmaaj asekurprenantoj. Samtempe, la asekurkompanio de la areo faras hipotekan pruntedonon al agrikultur-rilataj firmaoj per agrikulturaj posedaĵoj, kaj tiel helpis la firmaojn prunti monon de banko je 151 milionoj da juanoj. Ĝis nun, la areo aperigis 527 kreivajn kazojn, inter ili 28 kazoj estas diskonigitaj tutlande.



Ankaǔ la centro de kargotrajno inter Ĉinio kaj Eǔropo en Xi'an (ĉefurbo de la provinco) pli rapide konstruiĝas, nun la centro funkcias kiel kargoterminalo kunligante la delton de Jangzio, la delton de Zhujiang-rivero, la delton de la Flava Rivero kaj la regionon de Pekino, Tianjin kaj Hebei. La provinco same pliigas la disvolvadon de aviado, ĝi malfermis 38 vartransportajn aviadliniojn, inter ili estas 19 internaciaj fluglinioj kovrante 18 urbojn de 13 landoj, ekzemple Seulo, Tokio, Los-Anĝeleso, Moskvo, Bruselo kaj Bankoko.


La areo senĉese pliigas ekonomiajn kunlaborojn kun aliaj landoj kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj antaǔenpuŝas elstarajn entreprenojn investi kaj konstrui en la landoj laǔ la itinero de la Silka Vojo. Tio plivastigas la disvolvan spacon por la provinco kaj iom post iom formas novan modelon de loĝistik-direkta komerco kaj komerc-gvida industrio por ekonomia kunlaboro laǔ "La Zono kaj Vojo".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio