Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIIE: granda sukceso, malgraŭ la pandemio
2021-11-24

De la 5-a ĝis la 10-a de novembro okazis la 4-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Ŝanhajo. Malgraŭ la pandemio de KOVIM-19, kiu malfaciligas internaciajn vojaĝojn kaj interŝanĝojn, la evento progresas jaron post jaro kaj kaptas grandan atenton en Ĉinio kaj eksterlande.


Gilberto de Moura (meze), konsulo de Brazilo en Ŝanhajo, gustumas mateon en la brazila budo de ĈIIE.


En la unua tago mi kaptis la ŝancon viziti la sektoron pri manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj, kaj estis surprizita de la granda nombro de landoj kaj firmaoj eksponantaj lakton kaj laktaĵojn al Ĉinio. En Eŭropo kaj Ameriko homoj kredas, ke azianoj ne konsumas, aŭ ne devus konsumi, tiajn produktojn, sed post mia alveno en Ĉinio mi malkovris, ke ĉinoj delonge produktas kaj konsumas diversspecajn laktaĵojn. Mi ankaŭ estis surprizita de la okulfrapa kresko en la nombro kaj diverseco de fruktoj eksponataj en ĉi-jara ĈIIE.


Mi ne atendis multajn novaĵojn en la sekcio pri veturiloj, sed estis surprizita de du aferoj, flugrobotoj por pasaĝertransporto kaj senŝoforaj kamionoj kaj busetoj sen kajuto por ŝoforo. Tie ankaŭ kaptis mian atenton la veturiloj kiuj transportos sportistojn de la Pekinaj Vintraj Paralimpikoj, ĉar ili provizas spacon kaj komforton por la sportistoj kaj iliaj akompanantoj, kaj havas lifton por ke tiuj sportistoj facile eniru kaj eliru. Tio ne nur atestas grandan zorgon pri la komforto de la sportistoj, sed ankaŭ montras, ke progresas teknikoj por plifaciligi la vivon de handikapuloj.


Autox, senŝofora aŭto disvolvita de ĉina firmao


Mi ankaŭ sukcesis viziti Jiading-distrikton de Ŝanhajo, kie troviĝas fabrikoj kaj esplorcentroj de pluraj firmaoj pri aŭtoj. Tie mi spertis veturon per antikva aŭto konservata de la Ŝanhaja Aŭtomuzeo kaj ankaŭ per senŝofora aŭto disvolvita de la ĉina firmao Baidu. En tiu loko estas tri malsamaj modeloj de senŝofora aŭto disponeblaj, disvolvitaj de malsamaj ĉinaj firmaoj.


Jiading ne estas nur "aŭtomobila urbeto", ĝia antikva parto estas tipa tradicia ŝanhaja urbeto, kun ĉarmaj dometoj konstruitaj apud riveroj, kreante belajn scenojn. Tie mi konis s-ron Li Jiangang, sesageneracia heredanto de la tekniko pri farado de Xiaolongbao, tipa loka manĝaĵo kiun mi tre ŝatas.


Roboto preparas kafon por mi.


La sektoro pri saĝa industrio kaj informa teknologio kaj tiu pri medicinaj aparatoj kaj produktoj prezentis interesajn varojn kaj teknikojn, sed kompare kun la pasinta jaro ne estis multaj diferencoj, krom la kresko de aplikoj de 5G-interreto en industrio kaj medicino. Fakuloj certe havis malsaman sperton ol mi, ĉar ili ŝajne trovis icon, teknologion, roboton aŭ maŝinon pli taŭgajn por siaj negocoj ol tiuj eksponitaj pasintjare. Babilante kun eksponantoj, multaj el ili rakontis, ke ĈIIE alportas bonajn ŝancojn por iliaj negocoj kaj la investo en ĈIIE estas repagebla de la oportunoj liverataj de ĝi.


Por pli bone kompreni la gravecon de ĈIIE por la progreso de tiuj du areoj, mi bezonis viziti la Robotan Valon de Pudong-distrikto. Tie oni trovis robotojn por medicina kaj industria uzo, kelkaj tute disvolvitaj de Ĉinio, aliaj disvolvitaj en partnereco kun alilandaj firmaoj. En tiu momento mi finfine sukcesis kompreni la dimension de ĈIIE: ĝi ne nur liveras oportunojn por vendoj en Ĉinio, sed ankaŭ faciligas, ke oni estigu partnerecon kun loka firmao por uzo de teknologio kaj kundisvolvado de novaj produktoj kaj teknikoj.


Beatrice Hastings (devant une porte), pentrita de Amedeo Modigliani (1884-1920) en 1915, estas eksponata de Christie's en ĈIIE.


Post tiu kleriga vizito al la robota valo, kie mi por la dua fojo gustumis kafon preparitan de roboto (la unua fojo estis en la eksponejo de ĈIIE), mi vizitis Pudong-an Muzeon pri Arto. Mi ne atendis multon de tiu muzeo, imagis ĝin kiel nur unu plian artgalerion kun verkoj de preskaŭ nekonataj aŭtoroj en serĉado de famo. Sed tio kion mi vere trovis en la muzeo estis altnivelaj verkoj kaj ekspozicioj aranĝitaj de altnivelaj kuratoroj. Plie, mi informiĝis pri la kunlaboroj de tiu muzeo kun famaj institucioj de aliaj landoj kaj komprenis, ke kvankam nova, tamen tiu muzeo rapide progresas kaj jam atingis altan nivelon.


Por fini mian ĉi-jaran viziton al ĈIIE, mi vizitis la ĉefan novaĵon de ĉi-jara ekspozicio: estis kreita aparta areo en la sektoro pri komerco de servoj nur por komerco de artaĵoj. Tie artgalerioj kaj aŭkciejoj de aliaj landoj eksponis famajn artajn verkojn, kiuj altiris atenton de la publiko, kaj eblis ankaŭ aĉeti oficialajn suvenirojn de famaj muzeoj de la mondo, inter ili Luvro kaj la Brita Muzeo. Eksponantoj de artgalerioj klarigis, ke pluraj kontraktoj pri vendo de artaĵoj estis subskribitaj dum la ekspozicio, kaj dum la semajnoj post ĝia fino oni traktas detalojn pri plenumo de la aĉeto, ekzemple la pagmaniero kaj livero de artaĵo al aĉetinto.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio