Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio donas ĉiutagajn bezonaĵojn al Afganio
2021-11-23

La 20-an de novembro varotrajno ŝarĝita per pli ol 1 000 tunoj da ĉiutagaj bezonaĵoj foriris el Xinjiang. La trajno, tra la fervoja pasejo en Khorgos, atingos la urbon Mazar-i-Sharif de Afganio. La vojaĝo daŭros ĉirkaŭ 12 tagojn.


La 20-an de novembro la varotrajno estis preta. (Fotis Yu Changjiang.)


Ĉi tiu estas la tria varotrajno de Ĉinio al Afganio, kiu kunportas vintrajn vestojn kaj ŝuojn, litkovrilojn, tipajn xinjiang-ajn manĝaĵojn kaj laktotean pulvoron al la afgana popolo.


Koncerna respondeculo diris, ke por kiel eble plej frue sendi materialojn al Afganio, oni esploris novajn itinerojn per pluraj transportadoj. Ekde la fino de junio, Ĉinio jam transportis pli ol 2 600 tunojn da humanitaraj materialoj al Afganio.


Xinjiang estas najbara al Afganio, kaj inter ili estas mallonga distanco por transportado. La funkcio de la trajno malfermas kanalon por garantii transportadon de la materialoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio