Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ladislau Dowbor: Ĉinio ne postlasas siajn malriĉulojn
2021-11-22

Matene de la 18-a de novembro en Brazilo Ladislau Dowbor, profesoro pri ekonomiko de Katolika Universitato de San-Paŭlo, prelegis en interreto pri la nuna ekonomia situacio al publiko de Brazilo kaj Ĉinio, en evento kunorganizita de la pensfabriko Tefloroj de Leblon, Instituto Amsur, kaj la brazilaj kolektivoj Ŝtata Planado, Liberaj Ĵurnalistoj kaj Ilujo.


Profesoro Ladislau Dowbor


Ladislau subtenas publikan aliron al scienco kaj informoj, kaj diskonigas siajn verkojn kaj esplorojn en sia retejo dowbor.org, laŭ permesilo de Krea Komunaĵo, kiun li laŭdas, ĉar ĝi permesas al homoj libere legi kaj diskonigi la verkojn, kaj samtempe malpermesas ke aliulo gajnu monon per ĝi aŭ uzu la enhavon sen citi la aŭtoron. Li estas membro de internacia reto de sciencistoj kiuj diskonigas siajn verkojn senpage en interreto por ke ĉiuj havu aliron al ĝi.


Li opinias, ke teknikoj kaj scioj estas bazitaj en publika scio, sekve devas esti libere uzataj de la socio. Ekzemple, multaj firmaoj registris patentojn pri vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 kaj gajnas monon el tio, sed la vakcinoj estis disvolviĝintaj surbaze de publike disponeblaj informoj, sponsorataj de publika mono ktp, sekve la vakcinoj devus esti por publika uzo, sen dependi de profitocelaj traktadoj. Kiam li estis kontaktita de Universitato de Orienta Timoro pri permespeto por uzi unu el liaj libroj en lecionoj, li tuj permesis: "Tio neniun damaĝon kaŭzas al mi, kaj estas utila por la homaro." Oni ne povas disigi ekonomion de etiko, kaj kunlaboro estas pli produktiva ol konkurenco.


Kritikanto de la hegemonio de spekulado en la ekonomia kampo, temo esplorata en lia libro La Erao de Neproduktiva Kapitalo, Ladislau defendas, ke socio estu organizita surbaze de la bezonoj de la popolo, kaj uzis Ĉinion kiel ekzemplon de ekonomia modelo kiu bone funkcias, ĉar la lando sukcesas efike direkti la monon al kampoj, kie ĝi estas uzata por krei ion utila.


Ni atingis stadion de teknika disvolviĝo en kiu malsato kaj malriĉeco fariĝis supereblaj problemoj, la mondo donas al ni sufiĉe por garantii decan vivon al ĉiuj, agrikulturo produktas sufiĉe por manĝigi ĉiujn kaj justa distribuado de la mono cirkulanta en la mondo sufiĉas por ke ĉiuj vivu komforte. La ekzisto de malsato kaj malriĉeco ne estas problemo ekonomia, sed soci-politika.


Ladislau kontraŭas la tezon, ke ekonomiko estas pragmata scienco, kiel fiziko kaj matematiko, kies leĝoj estas naturaj kaj ne povas esti kontraŭstarataj. Ekonomiko rezultas de interkonsentoj, povaj rilatoj kaj sistemoj de socia organizado. La ekonomia sukceso de Ĉinio rezultas de la kapablo de la lando disvolvi saĝan kunagadon kun pluraj sub-sistemoj de cirkulado de mono kaj varoj. Ĉinio havas kompleksan soci-ekonomian sistemon kiu ne sin limigas al bagatelaj diskutoj.


Klimatŝanĝiĝo kaj rapida perdo de biodiverseco anoncas naturkatastrofon. Dume, riĉeco koncentriĝas en la manoj de malmultaj homoj dum kreskadas malriĉeco, tio kreas socian katastrofon. El tiu procezo rezultas politika radikaleco kaj malfortiĝo de demokratioj, ĉar demokracio ne kongruas kun tiom granda malegaleco, simptomo de tio estas la konstato, ke en multaj landoj radikaluloj venkis balotadon.


Li finis sian prelegon diskutante pri tio, kion li nomas "cifereca revolucio". Mono internaciiĝis kaj cifereciĝis, kaj la cifereca mondo rapide disvolviĝas. Li prognozas, ke la cifereca revolucio estos same grava en la historio kia estis la industria revolucio, kiu metis en la kerno de la ekonomia sistemo. En estonteco la ĉefroluloj ŝajne estos datumaroj kaj la teknikoj kiuj transformas tiujn datumojn en ion ekonomie utilan. Ekonomio tutmondiĝis, sed tutmonda registaro ne ekzistas. Kiel tiu kontraŭdiro estos solvata?


Reage al demandoj de partoprenantoj, li esprimis admiron pri la ĉina koncepto de la homara komunumo de komuna estonteco. Li pensas, ke nuna klimata krizo ebligos pli profundajn ŝanĝojn en la mondo kaj Ĉinio havas multajn ekzemplojn de solvoj al konkretaj problemoj, kiuj povas esti adaptitaj en aliaj landoj aŭ almenaŭ inspiri aliajn solvojn, kaj aparte substrekinda estas la elekto de Ĉinio, ne postlasi siajn malriĉulojn. La sukceso de la lando en la lukto kontraŭ malriĉeco montras, ke malaperigi malriĉecon estas revo realigebla.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio