Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion sportistoj manĝos en la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022?
2021-11-22

Kion sportistoj manĝos dum la Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022? Lastatempe oni publikigis la menuon por ili.



Inter 678 pladoj, la proporcioj de ĉinaj kaj eǔropaj manĝaĵoj estas 3 al 7. La kriterioj, tempoj kaj enhavoj de manĝservado en la tri konkursaj regionoj en Pekino, Yanqing kaj Zhangjiakou estas samaj. Tio signifas, ke ĉiuj sportistoj povas gustumi samajn pladojn. Dum la olimpika periodo, ĉiutage oni pretigos 200 pladojn en la restoracioj de olimpika kaj paralimpika vilaĝoj, kaj la menuo ŝanĝiĝos laǔ 8-taga periodo.


La sportistoj restos en fermit-cirkulada administrado. Por garantii ilian sekurecon kaj sanon, la olimpika kaj paralimpika vilaĝoj provizos saĝajn servojn por manĝado. Ekzemple, oni aranĝos ekranon montrante mapon de varmeco por indici la nombron de manĝantoj; oni metos maskojn, gantojn, alkohol-tukojn, desinfektilojn kaj aliajn kontraǔepidemiajn objektojn ĉe ŝlosilaj lokoj kiel restoracia enirejo, ĝia elirejo, manĝ-prenejo kaj plad-redonejo; ankaǔ estos intelekta varmoizola ŝranko entenanta manĝaĵojn por malgrandigi homgrupon.


Krome, ekzistos irantaj robotoj en la restoracioj por provizi konsultojn aǔ gvidojn al la sportistoj. Kaj la biodegeneraj manĝiloj estas faritaj el maizpajlo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio