Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Emerita profesoro popularigas sciencon en interreto
2021-11-19

Wu Yuren, 72-jaraĝa emerita profesoro pri fiziko de Tongji-Universitato de Ĉinio, fariĝis retfamulo. Ŝi jam de 16 jaroj okupiĝas pri scienca popularigo. Post emeritiĝo, ŝi komencis uzi mallongformajn videoplatformojn por popularigi fizikon kaj montri interesajn eksperimentojn.






"La konstruado kaj evoluo de la lando ne povas esti atingitaj sen plibonigo de la eduka nivelo de la tuta loĝantaro. Pli profunda lernado kaj antaŭenigo de scienca popularigo estas bezonataj," diris Wu, rememorante sian originan intencon okupiĝi pri scienca popularigo.


Nuntempe, la videoj de Wu, kun "kreemaj" ornamaĵoj, amuzaj pruvoj kaj viglaj klarigoj, altiris pli ol unu milionon da sekvantoj en la interreto. En ŝiaj videoj, la plej ofte uzata kostumo de Wu estas ŝia kaki-kolora multfunkcia veŝto, kiu enhavas pli ol dekdu poŝojn. Samkiel la poŝo de Doraemon, ŝiaj poŝoj estas plenaj de magiaj "ludiloj", ekzemple mineralakvoboteloj, plastaj koltukoj kaj okulvitroj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GIC-Expat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio