Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekino fariĝas pli mediamika
2021-11-19

Imagu vivon en urbo kun multe da verdo, sunenergiaj konstruaĵoj kaj tegmentaj ĝardenoj, kaj pli da biciklantoj ol parkejoj. Ĉu tio sonas kiel futurisma revo? Nu, Pekino aktive okupiĝis pri verda vivstilo kaj konstruado de verda teknologio en la lastaj jaroj, kio igas nin demandi: Ĉu la urbo fariĝas pli mediamika? Resume, jes. Jen sube kelkaj kialoj!


Pli da homoj veturas per biciklo ol per aŭto


Klare markitaj biciklovojoj specife dezajnitaj por pekinaj biciklantoj.


Nuntempe Pekino havas multe da biciklantoj. Fakte, la urbo klopodis popularigi kostefikan transportadon. Ekde la komenco de ĉi tiu jaro, la totala nombro de bicikladoj de Pekino atingis 638 milionojn. Averaĝe, ĉiutage estas ĉirkaŭ 2.42 milionoj da bicikladoj en la urbo, kreskante je pli ol 40 elcentoj kompare kun 2020. La urbo eĉ antaŭenigis ĉi tiun kreskan tendencon per konstruado de komfortaj biciklovojoj.


Pli da ŝargstacioj por elektraj aŭtoj aperis en la tuta urbo


ŝargstacioj aldonitaj al la parkejo de la Universala Amuzparko


Averaĝe 4.6 tunoj da karbona dioksido jare estas produktitaj de ordinara aŭto, kontraŭ nulo produktita de elektra veturilo. Pekino profitas de tio, kun kreskanta nombro da ŝargstacioj ĉirkaŭ la urbo -- proksimume 230 mil ĉi-jare. Antaŭ nelonge, la Universala Amuzparko aldonis 901 EV-ŝargstaciojn al sia parkejo, kio signifas, ke eĉ grandaj markoj alprenas tiun tendencon.


Karbo-malpermeso ekvalidis ĉi tie lastjare


La lasta karbominejo en Pekino estis fermita en 2020.


Pekino multe dependis de karbo por elektro kaj hejtado en la pasinteco, sed tio rapide ŝanĝiĝas. La batalo de la urbo kontraŭ poluo komenciĝis en 2014 kiam la registaro anoncis planojn malpermesi karbon ene de siaj ses ĉefaj distriktoj antaŭ la fino de 2020. Fakte, la karbokonsumo de la urbo draste malpliiĝis de proksimume 12.8 milionoj da tunoj en 2015 ĝis 1.8 miliono da tunoj en 2020. Kiel rezulto, pekinanoj vidis grandan malkreskon de aerpoluo. Pasintjare la nombro de aerpoluitaj tagoj estis je pli ol 80 procentoj malpli multa ol en 2013.


Populariĝo de verda arkitekturo


Wenyu-rivera parko, la unua karbon-neŭtrala parko de la urbo, malfermiĝis en novembro ĉi-jare.


Kiam ni parolas pri daŭripovaj urboj, verda arkitekturo ofte estas ŝlosila faktoro por determini kiom mediamika estas iu urbo. Pekino antaŭenigas pli verdan vivstilon por la estonteco. Iniciatoj iras de la konstruado de la unua karbon-neŭtrala parko de la urbo ĝis fariĝi la unua gastiganto de la Vintraj Olimpikoj kun 100-procenta uzo de puraj energifontoj, ĉio tio signalas la klopodojn de la urbo por ŝpari resursojn kaj redukti emisiadon de forcejefikaj gasoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: The Beijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio