Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Oni recikligas eluzitan aviadilon en Ĉinio
2021-11-17

Lastatempe en la Internacia Flughaveno Xinqiao de la urbo Hefei, la provinco Anhui, teknikistoj malmuntis eluzitan aviadilon, kiu funkciis por 22 jaroj.


Laŭraporte, ĉirkaŭ 90% de la partoj aŭ materialoj de aviadilo povas esti recikligitaj, inkluzive de altvaloraj komponantoj kiel motoro kaj subekipaĵo. Per malmuntado, la valoro de la aviadiloj povas esti maksimumigita.


La 15-an de novembro en la Internacia Flughaveno Xinqiao teknikisto malmuntis eluzitan aviadilon.


Malmuntado de aviadiloj estas altteknologia industria projekto de cikla ekonomio, kaj estas grava maniero antaŭenigi verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon kaj recikladon.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio