Ekspozicio de Araquém Alcântara en Pekino |
2021-11-16 |
Ekde la 18-a de novembro, verkoj de la brazila fotisto Araquém Alcântara estos unuafoje eksponataj en la subgrunda artgalerio de la Ĉina Jarmila Monumenta Artmuzeo, Pekino. La ekspozicio estas parto de la programo de la Pekina Internacia Semajno pri Fotarto 2021, kaj konsistas de 20 verkoj, elektitaj de Araquém Alcântara mem, el la serio "Brazilanoj", la ĉefaj verkoj de lia 50-jara kariero kiel fotisto. Li estas pioniro de naturfotarto en Brazilo kaj unu el la plej gravaj nuntempaj brazilaj fotistoj. Ekde 1970 li sin dediĉas ekskluzive al fotado de naturo kaj homoj en rilatoj kun ĝi. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Brazila Ambasado en Pekino Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |