Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova tutmonda konsento pri klimato atingita
2021-11-15


La 13-an de novembro en Glasgovo, Britio, fermiĝis la 26-a sesio de la Konferenco de la Partioj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Klimatŝanĝiĝo. La partoprenantaj landoj adoptis rezolucian dokumenton kaj atingis konsenton pri efektivigaj reguloj de la Pariza Interkonsento.


António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, diskonigis per videoligo post la fermo de la sesio, dirante, ke ĉiuj partioj faris gravajn paŝojn, sed ne sufiĉas. La evoluintaj landoj, financaj institucioj kaj teknologiaj posedantoj devas formi aliancon por helpi emerĝantajn ekonomiojn redukti emisiadon kaj akceli sian transiron al verda ekonomio. Li alvokis evoluintajn landojn plenumi sian promeson liveri 100 miliardojn da usonaj dolaroj jare por helpi evoluantajn landojn trakti klimatajn defiojn.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio