Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping ĉeestis neoficialan konferencon de gvidantoj de APEK
2021-11-15


Vespere de la 12a de novmbro ĉina prezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la 28an neoficialan konferencon de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj faris paroladon.


Xi diris: "La kuranta jaro estas la centa datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Vivi pli belan vivon por pli ol 1.4 miliardoj da ĉinoj kaj akceli pacon kaj disvolviĝon de la homaro ĉiam estas la celoj de KPĈ. Ĉinio komencis la novan marŝon de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderniga lando. Ĉinio neŝanĝeble plivastigos malfermon kaj dividos kun membroj de la azi-pacifika regiono oportunojn de la ĉina disvolviĝo."


Xi diris: "La kuranta jaro estas la 30a datreveno de ĉina aliĝo al APEK. En la lastaj 30 jaroj Ĉinio profundigis reformadon kaj pordmalfermon, kaj disvastiĝis kunlaboroj ekonomiaj en la regiono. En la kuranta jaro, ni ellaboris plenumplanon por realigi la komunan deziron. Ni devas stimuli efektivigon de la deziro 2040, establi la azi-pacifikan komunumon kun komuna estonteco malferman, inkluzivan, kreivan kaj kreskantan kun komuna ligo kaj komuniko, kunlaboro kaj komuna gajno."


Pri establo de la komunumo, Xi alvokis akceli kunlaboron por batali kontraŭ la pandemio kaj renormaligi ekonomion.


Antaŭ nelonge, Ĉinio prezentis ag-iniciaton por monda kunlaboro pri vakcino kaj donos tri miliardojn da usonaj dolaroj en la estontaj tri jaroj por subteni evoluantajn landojn en la batalo kontraŭ la epidemio kaj renormaligo de ekonomio kaj socio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio