Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIIE, grava platformo por kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio
2021-11-12

Ĉi-jara ĈIIE allogis multajn francajn eksponantojn, inkluzive de monde konataj markoj kiel CMA CGM, kiu okupiĝas pri surmara transportado, GL events, pri organizo de ekspozicio, Terminal Link kaj ConhexaSas. Por tiuj kompanioj, la ekspozicio ne nur estas ŝanco por prezentado, ĝi ankaŭ profitigas la partoprenantojn.


En ĉi-jara ĈIIE, francaj serv-kompanioj prezentas servojn, inkluzive de moderna surmara loĝistiko, cifereca transformo, kontokontrolado, kompleta solvo por ekspozicioj ktp. Kelkaj kompanioj eĉ fariĝis kunlaborantoj de ĈIIE per doni kompletan solvon pri ekspozici-organizado kaj loĝistiko. Iuj kompanioj jam atingis kunlaboran konsenton kun ĉinaj provincoj aŭ fariĝis longtempaj strategiaj kunlaborantoj de ĉinaj kompanioj pri transmara negoco.


Benoît Guidée, franca ĝenerala konsulo en Ŝanhajo, diris en la 4-a ĈIIE, ke la ĉina ekonomio eniras en la periodon de altkvalita disvolviĝo, kio donas grandan oportunon por kompanioj en la kampoj de mediprotektado, kulturo, sano kaj saĝa urbo. Ankaŭ tiuj estas la avantaĝaj kampoj de Francio. Pro tio Francio aktive partoprenis en ĉi-jara ĈIIE.


ĈIIE estas platformo, per kiu Ĉinio brakumas la mondon kaj per kiu Francio esprimas sian volon kunlabori kun Ĉinio. Krome, per ĈIIE ni vidas la estontan eblecon de profundiĝanta kunlaboro kaj komuna disvolviĝo de la du landoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio