Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Finiĝis la 4-a ĈIIE kun provizoraj konsentoj je 70.72 miliardoj da usonaj dolaroj
2021-11-11


Okazis en Ŝanhajo la 4-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. En ĉi-foja ekspozicio unuafoje okazis interrete la eksponadoj laǔ diversaj landoj. La ciferecaj pavilonoj el 58 landoj kaj 3 internaciaj organizoj altiris ŝatojn kaj interagojn de diverslandaj retumantoj. Laǔ komenca kalkulo, la totala interreta vizito jam superis 58 milionojn da fojoj. En la firmaa eksponejo partoprenis pli ol 2 900 firmaoj de 127 landoj kaj regionoj, kun ekspona areo de 366 mil kvadrataj metroj, kio kreis novan rekordon por ĈIIE. La firmaoj prezentis 422 novajn produktojn, teknikojn kaj servojn.



Kalkule laǔ unu jaro, en la 4-a ĈIIE oni atingis provizorajn konsentojn je 70.72 miliardoj da usonaj dolaroj totale. Kaj nun jam komenciĝis varbado de la 5-a ĈIIE.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio