Tianwen-1 efektivigis tutmarsan telesensan esploradon |
2021-11-10 |
La 8-an de novembro la ĉina mars-sondilo Tianwen-1 sukcese eniris en la orbiton de la telesensa misio kaj efektivigis la tutmarsan telesensan esploradon. Laŭ la disvolv-teamo, Tianwen-1 finfine atingis la finan fazon de telesensa misio post kritikaj etapoj kiel Marso-kapto, apartiĝo de la du aparatoj, surmarsiĝo, rondirado kaj kontrolo. Antaŭ la telesensa orbitoŝanĝo, Tianwen-1 ĉirkaŭiris la Marson por 271 tagoj, nuntempe ĝiaj subsistemoj estas en bonaj statoj. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |