Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanta kurso nedeviga de Jiangsu-a Teknologia Universitato daŭras dum la pandamio en Changzhou
2021-11-08

Vespere de la 2a de novembro, la pandamio de KOVIM-19 denove influis la urbon Changzhou. La urbo tuj eniris en urĝan staton. La loka departemento pri edukado anoncis haltigon de ĉiuj kursoj kaj lecionoj en diversaj lernejoj. Lernantoj kaj instruistoj devis kvaranteni hejme. Universitatoj tuj fermiĝis, kaj studentoj devis resti en sia internulejo por memstudi. En Jiangsu-a Teknologia Universitato nedeviga E-kurso, komencita de la 21a de oktobro, trafis la riskon de ĉesiĝo.



En ĉi semestro la nedeviga E-kurso estas ankoraŭ varme elektitaj de studentoj. Cent personoj sin anoncis por la kurso dum varbado de nedevigaj kursoj. La kurso iras 3 studhorojn en semajno kaj estas 32 studhoroj en semestro. 2 kreditpoentojn povas gajni la studento, kiu trapasos la ekzamenon. La kurso estas gvidita de s-ro Zhang Changsheng (Longarko), prezidanto de la Changzhou-a E-Asocio, kaj s-ro Zhang Changjiang (Rivero), asistanto. La kurso elektis la Modernan Esperanton kompilitan de profesoro Li Weilun kiel lernolibron.



La gvidantoj de Jiangsu-a Teknologia Universitato tuj faris decidon alfrontante la pandemion kaj postulis, ke ĉiuj instruistoj kiuj havas oportunojn faru lecionojn interrete. Ankaŭ la Changzhou-a E-Asocio tuj kunagis por helpi fari virtualajn lecionojn, laŭ la spertoj de la pasinta jaro. La membroj de E-societo por studentoj en la universitato aktive agadis por helpi instruistojn kaj studentojn solvi rilatajn problemojn. Vespere de la 4-a de novembro -- tempo por E-leciono, s-ro Zhang Changsheng ĝustatempe aperis sur la komputilaj ekranoj de la studentoj. La E-kurso normale funkcias.



Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio