Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo kun Nina Kosta (PhD) - Akademia prelegantino, artinstruistino,vicprezidantino kaj asistantino pri internaciaj aferoj de la Komunista Partio de Britio – Marksista-Leninista
2021-11-04

Okaze de la centjariĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), El Popola Ĉinio (EPĈ) intervjuis iujn el la gvidantoj de la komunistaj kaj laboristaj partioj de Eŭropo. Ĉi-foje ni havas ŝancon virtuale renkontiĝi kun Nina Kosta, alia grava reprezentantino de la eŭropa komunisma movado, por kapti ŝiajn opiniojn pri nia aktualeco.


Nina Kosta estas sendependa akademia prelegantino pri arto kaj kulturo kaj krome laboras kiel instruistino de klasika baleto. Post doktoriĝo pri dancpedagogio, ŝi instruis por pluraj post-bakalaŭraj kursoj en britaj akademioj kaj ŝia nuna esplorintereso estas socialisma realismo kaj sovetia baleto. Ŝi estas vicprezidantino, kune kun Joti Brar, kaj asistantino pri la internaciaj aferoj de la Komunista Partio de Britio – Marksista-Leninista (CPGB-ML).


Nina Kosta parolas dum la kongreso de la brita komunista partio en Londono en oktobro 2021


EPĈ: La 1-an de julio 2021 la Komunista Partio de Ĉinio okazigis ceremonion por celebri sian 100-jaran jubileon, laŭ vi, kiuj estas ĝiaj plej rimarkindaj atingoj? Se per unu vorto vi devus resumi vian impreson pri Ĉinio, kio estus tiu vorto kaj kial?


Nina Kosta: La fondinto de nia partio, elstara marksisma-leninisma pensulo Harpal Brar, donis mirindan skizon de la atingoj de Ĉinio, kiam li salutis la centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio.


Tion farante S-ro Harpal memorigis al ni, ke antaŭ fondiĝo de la Ĉina Popola Respbuliko, la vivdaŭro de ĉinoj estis malpli ol 40 jaroj; kvinono de la tero estis dediĉita al opio-kultivado; apenaŭ estis industria laborista klaso ekster Ŝanhajo, Wuhan kaj Kantono; kaj agrikulturo konsistigis 85% de la ĉina ekonomio.


Alivorte, Ĉinio estis postiĝinta loko. Oni antaŭsupozis, ke Ĉinio bezonis almenaŭ cent jarojn por fariĝi aŭtonoma lando. Tamen, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉinoj finfine venkis ĉi tiujn antaŭsupozojn. KPĈ konservis sendependecon de Ĉinio, konstruis fortan landon kaj donis decan kaj civilizitan vivon por ĉiuj ĉinoj. Ĝiaj atingoj oni povas resumi tiele:


Ĝi ĉesigis imperiisman regadon kaj ĉiujn malvirtojn ligitajn kun tia regado. Du jarojn post liberiĝo, drogodependo estis eliminita per kombinaĵo de punoj, amnestioj kaj tutlandaj eduk-programoj kaj kampanjoj. Prostituado, hazard-ludo kaj alkoholismo estis tute forigitaj. Homoj vivis en sekureco. La vivdaŭro preskaŭ duobliĝis. Tio ĉi estis la bazo de la prospero, kiun ni vidas hodiaŭ en Ĉinio.


KPĈ unuigis Ĉinion, krom la insulo Taiwan. Tibeto estis pace liberigita. Nur KPĈ, per tre disciplinita kaj efike kunordigita organizo, kun 5 milionoj da membroj en 1949 (pli ol 95 milionoj da membroj hodiaŭ) ebligis la plenumon de tia tasko.


Ĝi liberigis la ĉinan popolon de la jarmila feŭda submetado. Malriĉaj kaj senteraj kamparanoj multe profitis je la redistribuo de preskaŭ duono de la kultivata tero de Ĉinio. Sekve, agrikultura produktado multe pliiĝis. Tio estis gravega paŝo antaŭen en la kamparo de Ĉinio.


Ĝi komencis la procezon de ekonomia disvolvo per planita industriigo kaj kolektivigo. Evoluante tre rapide, Ĉinio pruvis la superecon de la socialisma produktada sistemo. La Ĉina Popola Respubliko nun estas tutmonde la dua plej granda ekonomio kaj gvidas en multaj sektoroj.


Ĉinio multege progresis en la kampoj de arto, edukado kaj scienco, nuklea teknologio kaj artefaritaj satelitoj. Dum la gvidado de la prezidanto Mao Zedong, plenkreskula analfabeteco falis de 80% al 23%. Ĉinio plibonigis la vivon de virinoj, realigante egalecon en edukado inter viroj kaj virinoj. Rimarkindaj atingoj estis plenumitaj pri sano, precipe en la kampo de la preventa medicino kaj de la popola mobilizado por solvi sanitarajn problemojn.


Ĉinio havas pli altrapidajn trajnojn ol aliaj landoj. Ĝi daŭre produktas modernajn inĝenieriajn mirindaĵon.


Ĉinio donis subtenon al la liberigaj movadoj en pluraj partoj de la mondo, ofertante alternativon al la Okcidenta superregado. Ĉinio montris solidarecon kaj kunlaboron dum la pandemio kaj ofertas gvidan ekzemplon pri kompetenta planado, kio antaŭmetas homajn vivojn al profito; ĝi estas lumo por tia socio, kian ni volas konstrui ankaŭ en Britio.


Laŭ nia opinio, Ĉinio ŝuldas siajn ĉefajn sukcesojn al la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĝiaj marksismaj-leninismaj fundamentoj. Se mi devus uzi unu vorton por resumi mian impreson pri Ĉinio, tiu vorto estus "inspira".


EPĈ: Ĉinio klopodas forigi malriĉecon, ĝi helpis pli ol 700 milionojn da loĝantaro eliri el malriĉeco kaj per tio multe kontribuis al redukto de malriĉeco en la mondo. Pri tio kiel vi taksas?


Nina Kosta: Ĉinio ja spertis rimarkindajn ŝanĝojn dank' al la persistema klopodado de la ĉina popolo sub la gvidado de la partio. En tiu tempo, kiam la partio estis fondita, la homamasoj vivis en kondiĉoj de terura malriĉeco kaj subpremo. Nuntempe Ĉinio jam liberigis centojn da milionoj da homoj el malriĉeco kaj senĉese kaj sukcese marŝas al tiu ĉi celo. Forta ekonomio kaj la kapablo defendi sin mem helpas efektivigon de tiu ĉi tasko.


Ni salutas Ĉinion pro tio, kaj ni respektas ĝin. La partio servas la homojn. Ĉinio prosperas kaj ĝiaj homoj havas feliĉajn vivojn. Tio ĉi estas la plej granda atingo de la partio kaj ĝi estis farita kun kaj por la homoj. Ni scias, ke ĉinoj neniam estas memkontentaj, sed senĉese antaŭeniras, por ke plimulte estu plenumita kaj konservita.


En la Komunista Partio de Britio – Marksista-Leninista, ni kredas, ke la kolosaj atingoj de KPĈ pri ekstermado de malriĉeco devenas de la meritoj de la produktiveco de la laboro bazita sur la ekonomio planita de la politika centro. Oni ne povas dubi pri tio, ke Ĉinio donis la plej grandan kontribuon al la redukto de malriĉeco tutmonde, kaj ni atribuas ĉi tiun redukton ne nur al la post-reforma periodo, sed precipe al la marksismaj principoj de socialisma planado kaj ĝia heredo. La sukcesoj de Ĉinio pruvas tion, kion diris Engels: se produktado kaj distribuado efektiviĝas laŭplane, la homaro spertas "antaŭeniĝon, kiu metos ĉion antaŭan en la ombron" (Dialektiko de Naturo). Jen kio metis Ĉinion sur la vojon kondukanta al progreso.


Ĉiuj mirakloj de la grandegaj infrastrukturaj projektoj, la ekspansio de vojaj kaj fervojaj retoj kaj metroaj sistemoj, la ŝtata investo en kamparaj regionioj estis la ĉefa faktoro, kio ebligis eltiri centojn da milionojn da homoj el malriĉeco, kio ebligis savi kaj protekti vivojn dum ĉi tiu pandemio; ĉiuj tiuj ĉi estas la rezultoj de la socia sistemo, organizado kaj kolektiva spirito. Ni honoras tiun politikan heredon kaj la sciencan metodon, sur kiu ĝi baziĝas. Ni fidas, ke la homoj de Ĉinio kaj la partio, sub forta gvidado de Xi Jinping, sukcesos trakti la malbonan flankon de la merkat-liberaligo kaj daŭre certigos longvivecon kaj prosperon de sia nacio, kiu ĉiam baziĝas sur stabila kaj racia ekonomia evoluo.


Nina Kosta memorigas la Oktobran Revolucion ĉe la Monumento de Internaciaj Brigadoj en Londono en 2020


EPĈ: Britio estas grava kunlabor-partnero de Ĉinio. Marte brita ĉefministro Boris Johnson diris, ke li volas fortigi kunlaborojn kun Ĉinio. Laŭ vi, kiel la du landoj fortigos tian kunlaboron? En kiuj kampoj?


Nina Kosta: Sekve de tutmondiĝo, multaj homoj kredas, ke landoj havas komunajn interesojn pri la prospero de aliaj landoj kaj tiuj reciprokaj avantaĝoj subtenas kunlaboron kaj komunan sorton. Asertante tion, oni ne devus forgesi la fundamentajn trajtojn de imperiismo, kiu disigas la homaron kaj neas egalecon inter ĉiuj landoj, sin klinas al superregado anstataŭ al kunlaboro. Ĝuste pro tio la imperiismaj landoj faras ĉion eblan por malhelpi la komercon kun Ĉinio, tiel kiel ili faris inter la jaroj 1949 kaj 1978.


Se Boris Johnson povas agi sen imperiismaj antaŭjuĝoj... tio ankoraŭ estas nekonata afero, ni vidos. Ŝajne niaj regantoj decidis, ke la maniero por repreni regadon de la Eŭropa Unio estas transdoni ĝin al usona imperiismo, kiu povas nur damaĝi la kunlabor-perspektivon kun Ĉinio. Britio kompreneble havas ĉiujn kialojn serĉi kunlaboron, ĉar granda parto de ĝia ekonomio baziĝas sur internacia komerco. Grava afero por la brita registaro estas trovi iun manieron kompensi la antaŭviditan mankon de eksportaĵoj al la Eŭropa Unio.


Britio klopodos aliĝi al la plej dominanta komerca potenco por certigi sian stabilecon. Lastatempe, ni havis problemojn, kiuj kaŭzis malakordon inter Usono kaj Britio pri 5G-akiro el Ĉinio kaj normoj pri privateco. Britio suferos kaj havas multon por perdi, se ĝi ne kunlaboros kun Ĉinio, sed Boris Johnson devos elekti inter usona regulo, kiu malpermesas al Britio trakti kun ĉinaj gvidantaj teknologiaj entreprenoj kaj plano pri cifereca imposto, kiu ebligus al Britio imposti usonajn kompaniojn (kiel Facebook kaj Guglo).


La aldonaĵo de Usono povus efektive esti  malutila al la britaj ekonomiaj interesoj. Ĉinio, aliflanke, kapablas, pretas kaj volas eniri justan komercan interkonsenton kun Britio.


Ni esperas, ke nia registaro komprenos la avantaĝojn, kiuj devenas de pli ol 800 ĉinaj entreprenoj, kiuj investis kaj starigis entreprenojn en Britio en la kampoj de teknologio, infrastrukturo, energio, kulturo kaj edukado.


EPĈ: Kaj laŭ vi kian estontecon la du landoj havos en ekonomia kaj kultura kunlaboroj?


Nina Kosta: Ni esperas, ke la brita pragmatismo venkos kaj kondukos la registaron al sendependa juĝo. Por la du landoj kune labori en reciproka fido povas esti utila estonteco, kaj precipe por Britio estus bone sekvi la ekzemplon de Ĉinio, kiu donas pacon kaj prosperon al siaj homoj, tenante ilin for de militoj kaj konfliktoj. Ni pensas, ke la estonteco komprenigos nin, ke Britio bezonas bonajn kaj solidajn rilatojn kun la novigaj ekonomioj de Azio.


Ni jam vidas belajn momentojn de kultura kunlaboro, kiel ĉinaj junuloj en WeChat subtenantaj Anglion en la eŭropa futbala turniro, kaj mi persone vidis kiel en Britio la juna generacio pli kaj pli bonvenigas ĉinajn varojn kaj kulturajn eksportaĵojn en la vivon kaj kutimojn.


Kiel prelegantino en brita akademio, mi ankaŭ spertis la masivan pliiĝon en esplorad-kunlaboro kun ĉinaj esploristoj kaj graveco de la ĉinaj studentoj por la britaj universitatoj. Ĉinio iĝas superpotenco pri edukado kaj la fluo de studentoj inter la du landoj povas doni grandajn kulturajn rekompencojn. Kunlaboro kaj esplor-interŝanĝoj en nanoteknologioj kaj biokemio donos novajn kaj ekonomie utilajn produktojn kaj servojn, kiuj estos tre malfacile rezigni kaze de konflikto. Pli kaj pli multaj junuloj lernas la ĉinan lingvon por aliri tiujn novigajn sektorojn. Oni ĝenerale scias, ke Ĉinio estas la ununura plej granda provizanto de eksterlandaj gestudentoj al Britio. Britio ne povas permesi al si perdi la grandegan enspezon, kiu devenas de la ĉinaj gestudentoj.


Sed kiel Lord Palmerston deklaris antaŭ 200 jaroj, imperiismo havas neniujn konstantajn amikojn, nur konstantajn interesojn. Se la popolo de Britio sukcesos rezisti al la militismo kaj al la amaskomunikiloj demonigantaj Ĉinion, tiam ni povos daŭre konstrui sur kunlaboro kaj reciprokaj profitoj. Sed se la instigo kontraŭ Ĉinio iĝos konkreta, ni certas, ke Ĉinio ne iĝos viktimo kaj tute kapablos prizorgi sin mem.


Ĉiuj progresemuloj devas montri sian solidarecon al Ĉinio, ĉar ĝi klare ne estas la agresanto. La devo de la partioj en la avangardo de la laborista klaso en Okcidento estas rezisti al ĉi tiu kadukiĝinta malvarm-milita retoriko kaj miopa vido de kapitalismo, subteni pacon kontraŭ imperiisma agreso kaj defendi la evoluon de Ĉinio, alikaze poste ni mem pagos la prezon.


Nina Kosta, kune kun iuj el la kamaradoj de la Komunista Partio en Italio, memorigas en Londono la Batalon de Cable Strato - kontraŭfaŝisma agado, okazinta la 4-an de oktobro 1936.


EPĈ: Kian estontecon vi antaŭvidas por Ĉinio?


Nina Kosta: La estonteco de Ĉinio estas por neniu alia antaŭvidi krom la popolo de Ĉinio, kiu konstruas nuntempe sian propran estontecon kaj sur tre fortaj fundamentoj de la pasinteco. Sed kiel nia vicprezidantino Joti Brar argumentis en la lasta evento aranĝita de KPĈ en la ĉina ambasadorejo en Londono: Ĉinio havas grandegan signifon ne nur por la ĉina popolo, sed ankaŭ por laboristoj kaj subpremataj homoj ĉie en la mondo.


Ni ankaŭ volas, ke homoj en Britio vidu estontecon por si mem kaj ke, tion farante, ili agnosku tion, kion la ĉinaj komunistoj faris, kion ni ankaŭ bezonos malkovri: manieron por meti la potencan ilon de marksismo en la manojn de la homamasoj, por ekkonstrui estontecon sen imperiismaj koloniistoj, malriĉeco, malegaleco, senlaboreco kaj mizero.


Mi pensas, ke Ĉinio konservos sian malfacile gajnitan sendependecon. Ĉinio eltenos, defendos ĝin kaj gajnos, ĉar la ĉina vojo estas racia, se ni ĝin rigardas ne tra la lenso de ekonomia profito sed tra la lenso de la homa logiko. Ĉinio daŭre liveros ĉi tiun alternativan homan logikon, kiu estas aparta de la logiko de imperiismo, kaj daŭre liveros fratan helpon al aliaj landoj por ke ili povu leviĝi anstataŭ resti sklavoj al tutmondaj korporacioj.


Ĉinio estas la estonteco ĉar, laŭ la vortoj de nia vicprezidantino Joti Brar: "Socialismo estas nia komuna estonteco."


Por pli da informoj pri la Brita Komunista Partio – Marksista-Leninista, bonvulu legi: https://thecommunists.org/


Intervjuita de Chen Ji kaj Pietro Fiocchi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio