Grafitioj en Chongqing |
2021-11-02 |
Antaŭe grafitioj ofte aperis sur muroj de art-kolegioj kiel memesprimaj manieroj de homoj. Nuntempe ili jam fariĝis parto de la vivo de ordinaraj homoj en la urbego Chongqing. Grafiti-muro en Huangjueping de Chongqing estas unu el la plej popularaj turismejoj en la urbego. La muro longas je 1.25 kilometroj en la areo de 50 mil kvadrataj metroj. Grafitioj estas videblaj ĉie, inkluzive de busa stacio, ŝtuparo, trotuaro, ŝildo kaj telegrafa fosto. La grafitioj multe beligas la malnovan loĝkvartalon. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |