Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tradukaĵo de ŝanhaja esperantistino prezentita en poezia deklamado
2021-11-02

Huang Xiaomei (la kvara de maldekstre en malantaŭa vico)


Huang Xiaomei estas membro de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj la Ŝanhaja Tradukista Asocio. Ŝi delonge okupiĝas pri tradukado. Ŝi eklernis Esperanton en 2018, krome ŝi povas lerte uzi la rusan kaj la germanan. Ŝi publikigis multajn tradukaĵojn de la angla kaj la germana.


La 29-an de oktobro en la 30-a Aŭtuna Poezia Deklamado aranĝita de la Ŝanhaja Tradukista Asocio, la poemo Tagiĝo verkita de la pola esperantista poeto Antoni Grabowski (1857-1921) kaj tradukita de Huang Xiaomei estis elektita por la Kolektaro de la 30-a Aŭtuna Poezia Deklamado. Tiu ĉi ĉinigita poemo estas la sola tradukita el Esperanto en la kolektaro de 39 eksterlandaj poemoj elektitaj el cent prezentitaj poemoj. Ĉi-jare estas la kvara sinsekva jaro, kiam la tradukaĵo de Huang Xiaomei estas elektita.


Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio