Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝos Palaca Muzeo de Hongkongo
2021-10-27

La Palaca Muzeo de Hongkongo finkonstruota (Fotis Wu Xiaochu, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua en la 22-a de oktobro.)


En la Kultura Distrikto de Okcidenta Kowloon ĉe la Viktoria Haveno de Hongkongo troviĝas giganta konstruaĵo, kiu aspektas kiel la antikva ĉina bronza kuirilo.


Ĝi estas la Palaca Muzeo de Hongkongo, kune konstruita de la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino kaj la Kultura Distrikto de Okcidenta Kowloon de Hongkongo, por kulturaj interŝanĝoj.


La muzeo apud la maro kovras la areon de ĉirkaŭ 17 mil kvadrataj metroj, kun la totala areo de ĉirkaŭ 43 mil kvadrataj metroj. La ĉefa konstruaĵo estas 7-etaĝa. La projekto oficiale komenciĝis la 24-an de aprilo 2019, kaj nun ĝia ĉefa parto estas jam preta. Oni atendas, ke la muzeo estos malfermita al la publiko meze de la venonta jaro.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio