Testi infekton de KOVIM-19 per unufoja elspiro? |
2021-10-27 |
Ne necesas piki gorĝon aŭ naztruon, ne necesas atendi 24 horojn, oni nur elspiras al malgranda sako 30 sekundojn kaj povos ricevi rezulton de testo pri KOVIM-19 inter 5 kaj 10 minutoj. Dank' al la klopodoj de ĉinaj sciencistoj, ĉi tiu tekniko ne plu estas fantazio. La 8-an de oktobro, artikolo interrete publikigita en la internacia akademia ĵurnalo "Ĵurnalo pri Spir-esplorado" montris, ke la teamo de la profesoro Yao Maosheng el la Pekina Universitato kunlaboris kun la teamo de Chaoyang-distrikta Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj ellaboris novan sistemon por testi infektiĝon de KOVIM-19, kiu jam petis nacian inventan patenton. En la testo, oni ne uzas reakciilojn, nur spir-sakojn. La testito nur devas elspiri 30 sekundojn al la sako. Poste, oni povas akiri la rezulton inter 5 kaj 10 minutoj. Surbaze de la nuntempa datummodelo, la specifeco kaj sentemo de la testo superas 95%. Kompare kun nukleacida testo, ĉi tiu metodo estas ne nur simpla kaj tempoŝpara sed ankaŭ tre malmultkosta. Nun oni atendas vastan aplikon de tiu testo. Redaktoro: Kang Caiqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |